china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

30-a de novembro  dimanĉe  serena
(GMT+08:00) 2008-12-01 14:37:14

La hodiaŭa vetero estas tiel serena kiel la hieraŭa. Dum Pekino vintras, mi ĝuas alian printempon eĉ somereton de la kuranta jaro. Mi fakte havas similan sperton. Kiam mi oficvojaĝis al Hainan, la plej suda insulprovinco de Ĉinio decembre de la jaro 2006, ekster mia atendo, tie estis tute somere kaj mi ĝoje ĝuis tiujaran duan someron. Kial? Samkiel multaj suduloj, mi preferas someron al vintro.

(foto  Probal Dasgupta premiiĝis )

Ĉi-matene okazis premi-dona ceremonio. Kiel kutime okazis parolado de gvidantoj kaj de 2 elektitaj premiitoj. Tio estas nenio eksterordinara, ĉar parolado estas nedisigebla parto de ĉiuspecaj ceremonioj. Sed rimarkindas, ke 6 belaj knabinoj kun moda kostumo delikate faris muzikilan prezentadon. Tiuj muzikiloj estas tradiciaj ĉinaj instrumentoj. Por niaj alilandaj premiitoj, tio estas sufiĉe speciala kaj nature venigis al ĝi varmaj aplaŭdoj. Simple dirite, la premi-dona ceremonio glate iris escepte de tio, ke bedaŭrinde 3 el la 10 premiitoj ne venis pro iuj specialaj kialoj, ekzemple unu el la 3 premiitoj estis katenita en tajlanda flughaveno pro tio, ke tiulandaj manifestaciantoj okupas flughavenojn, kiuj poste estis devigite fermitaj. Se tio okazus en Barato, ĉi-foja aktivado eble ne povus pluiĝi, ĉar pluraj premiitoj ŝanĝis aviadilojn en Barato. Pravas ĉina proverbo: Kiam la urbopordego estas en incendio, suferas la fiŝoj en la akvo de ĉirkaŭfosaĵo. Evidentas, ke en la mondo ĉio sin ligas rekte aŭ nerekte.

(foto Probal Dasgupta en bankedo )

En tagmeza bankedo, lerta uzado de manĝbastonetoj venigis al Probal Dasgupta nemalmulte da laŭdoj. Iuj ĉinaj koleginoj miris: "Via-redakcia premiito sufiĉe lerte uzas ĉinajn manĝbastonetojn. Ĉu li ofte uzas manĝbastonetojn". Tio vere estas brila punkto de Probal Dasgupta. Vidu, iuj premiitoj eĉ ne scias uzadon de manĝbastonetoj kaj li estas tiu, kiu plej lerte uzas.

Probal Dasgupta pli kaj pli ŝatas ĉinajn supojn. Ĉiufoje dum manĝado, li multe trinkis supon kaj sin mokis "supemulo".

(foto Probal Dasgupta kaj liaj "filoj" )

Satiĝinte, ni poste vizitis plantoĝardenon, kie ekzistas pli ol 1 500 trezoraj plantoj kaj iuj endanĝeraj specoj sin trovas nur en la aŭtonoma regiono Guangxi. Vidante statuojn de du dinosaŭridoj en la ĝardeno, Probal Dasgupta karesis ilin kaj ŝercis: "Amindaj filoj!" Probal Dasgupta estas ŝercema. Alifoje starante antaŭ miljara cikaso, li diris: "Antaŭ ĝi, mi estas sufiĉe juna."

(foto  virinfloro de cikaso )

Mi ne povas min deteni de admiro pro tiea multeco de specoj de plantoj, kiuj plejparte estas neniam konataj por mi. Alilokaj cikasoj floras post multegaj jaroj, tamen cikasoj ĉi tie floras ĉiujare. Interesas min, ke ekzistas virinfloro kaj virfloro de cikaso.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040