china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

1-an de decembro lunde serena
(GMT+08:00) 2008-12-03 10:53:10

Ĉi-matene ni aŭtobuse veturis al alia urbo nomata Daxin de la aŭtonoma regiono Guangxi. Menciindas, ke kvankam ĉi tie kvazaŭ estus somereto, tamen frumatene kaj vespere estas iom malvarme. Ĉiutage la temperaturo varias inter 5 kaj 23 gradoj, tial ni devas surhavi pli da vestoj matene kaj vespere.

(foto Guichun-Rivero)

Hodiaŭ ni laŭvoje vizitis entute 3 lokojn. Menciindaj estas Guichun-Rivero kaj Detian-Akvofalo. Ni bambuflosis en Guichun-Rivero (la ideogramo "gui" signifas revenon Esperante kaj "chun" printempon, tial la nomo de la rivero miaopinie estas tre interesa. Vidu, dum vintroj, Guangxi kvazaŭ estus en printempo.). Riverakvo estas pure travidebla kaj ene vivas verdaj akvoherboj, tial la rivero estas smeraldeca. Ni ĉiuj estas absorbitaj de ĉerivera pitoreskeco. Densaj arboj kvazaŭ tapiŝo ornamas montojn. Aŭdiĝis nur zhuang-naciecaj popolkantoj kaj akvosonoj. La floso malrapide antaŭeniĝis kaj ni ĉiuj mire ĝuis la kvietecon kaj belecon. Vortoj estas palaj por priskribi ĝian belecon. Ĉina proverbo diras: "Unu vido pli valoras ol cent aŭdoj!".

(foto  Akvofalo Detian)

La alia menciinda loko estas Detian-Akvofalo (la ideogramo "de" signifas meriton Esperante kaj "tian" ĉielon), kiu estas azie la plej granda landlima akvofalo kaj monde la dua. Interesas nin, ke tie fakte staras du akvofaloj unu apud la alia. La relative malgranda apartenas al Vjetnamio kaj la pli granda al Ĉinio. Akvofalo Detian ĝuste estas tiu, kiu apartenas al Ĉinio. Ni ĉiuj estis allogitaj de la pitoreskejo kaj multe fotitaj. La akvofalo longas je 200 metroj kaj larĝas je 75 metroj, se mi ĝuste memoras. Tamen mi rimarkis, ke neniu turisto estas sur la alia bordo.

(foto  Probal Dasgupta fotiĝas kun Baka)

Hodiaŭ nia egipta gasto, kiu estis katenita en tajlanda flughaveno pro tiea amasa manifestacio, fine renkontis nin ĉi-matene. La egipta gasto nomiĝas Baka, 30-jaraĝa. Li estas la plej juna el niaj gastoj. Li estas raportisto en Egiptio, tial iasence mi kaj li estas samprofesiuloj. En la unua tago, ni jam rimarkis, ke li estas sufiĉe pia: li plurfoje faris preĝojn en tiu tago .

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040