china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Tagnoto de Probal Dasgupta por 1-a de decembro, 2008
(GMT+08:00) 2008-12-04 10:43:02

Hodiaŭ nia grupo startis de Nanning en la mateno. La planon viziti ekspozicion pri la atingoj de la provinco Guangxi dum siaj kvindek jaroj da formala ekzisto la grupestroj devis nuligi pro nekongruo de datoj. Oni elektis por ni bonan anstataŭaĵon. Ni ĉi-matene vizitis ŝtonan ĝardenon. Tie estis klaraj specimenoj de la plej diversaj karstaj formiĝoj. Pri la naturo de karsto ni devis konsulti enciklopediajn fontojn jam dum la konkurso. Tial multaj inter ni sciis, ke la erozio kreas bele truitajn kaj strangformatajn ŝtonaĵojn, jen blankecajn jen grizecajn laŭ la preciza kemia konsisto. Sed nun ni vere vidis karston.

(foto Karsteco de ŝtonĝardeno Shijinglin)

Kiom da karsto! En kiel zorge prezentitaj specimenoj! Sed oni atentigis ankaŭ pri la akompanaĵoj de la ŝtonaĵoj en la ŝtonĝardeno. Ni tial ne forgesis la rarajn arbojn kaj plantojn en la tuta provinco----ankaŭ tiu ĝardeno havis kelkajn ekzemplojn.

Dum la lunĉo ni rimarkis denove la arton bone akompani. En Ĉinio kun la viandaj pladoj tre ofte venas buntaj legomoj. Aparte en la provinco Guangxi mi komencis rimarki, ke iuj lokaj legomoj agrable variigas la guston de la viandoj.

Post la tagmanĝo ni veturis aŭtobuse al la akvofalo Detian. Survoje ni aŭdis pri la rivero, kiu markas la landlimon inter Ĉinio kaj Vjetnamio. Unu el niaj kungastoj estas vjetnamo, kaj la grupanoj komencis ŝerci, ke li volos tuj iri hejmen. Ni aŭdis, ke la akvofalo estas unu el la plej grandaj ĉe iu ajn internacia landlimo.

(foto Boatisto kantas)

Survoje al la akvofalo ni spertis boatan ekskurson sur la rivero per belaj boato, kiu vigla boatisto pelas per granda pelilo-----ne vere remilo----li ĝin metas sur la riverplankon kaj faras puŝan movon, kies forto pelas la boaton. Nia boatisto vigle kantis. Li unue iomete kantis en la zhuang-a, ĉar li apartenas al la zhuang-a nacieco. Sed li daŭrigis per ĉinlingva kantado por amuzi la publikon.

Poste ni desupris laŭ sufiĉe zorge faritaj ŝtupoj ĝis la akvorando kaj vidis la akvofalon Detian. Ni konstatis, ke troviĝas maldekstre iom modesta kaj dekstre pli larĝa akvofalo, kaj ke ili apartenas al Vjetnamio kaj Ĉinio! Ni notis ankaŭ la kolorkodigon de la boatoj-----------la bluaj vjetnamaj kaj la verdaj ĉinaj.

(foto Panoramo de Akvofalo Detian)

Alsuprante laŭ tiuj samaj ŝtupoj, mi mem miskalkulis la rapidecon kaj baldaŭ trovis min anhelanta. Mi haltis por iom rekapti la spiron--------dirante per ŝerca tono, ke mi maljuniĝas, sed sciante, ke ja ne temas pri ŝerco-----kaj poste denove ŝtupis ĝis tiu supra nivelo, kie atendis nia aŭtobuso. Kiam ĝi portis nin al la hotelo, jam estis mallume. La rusa kungasto Vladimir helpis min enmeti la metalan parton de mistere duparta ŝlosilo en la seruron. Mi helpis lin turni ĝustadirekte la seruron mem kaj uzi la plastan ŝlosilparton por lumigi. Estis agrable ne bezoni ĝeni la aliajn.

Kiam Lina venis por surbendigi sondosierojn, mi iĝis ŝin telefoni la akceptejon por konstati, ĉu la akvoboteloj disponigitaj en la ĉambro sen indiko de senpageco estas fakte senpagaj. Oni konfirmis, ke ili ne estas senpagaj-------kaj Lina konsilis la uzon de la bolkruĉa akvo, kiun mi uzis por tei kaj kiu jam tiam komencis malvarmiĝi. Mi estis kontenta povi uzi ŝian komplezemon, sed mi estis ĉiuokaze decidinta ne malfermi la botelojn sen konfirmo pri ilia senpageco. Estas ĉiam agrable kiel eble plej memstare funkcii en la gasta volo.

Pro la montara aero, rapide venis la dormo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040