(foto Probal Dasgupta en pejzaĝejo nomata Yilingyan en Nanning)
Estas tede komenci la tagnoton per la vorto "ĉi-matene". Tamen ĝuste en la mateno komenciĝas la tago! Ĉi-matene, do, mi vekiĝis ĝustatempe por denove trafi la elirhoran rendevuon je la oka. Mi ĝojis poste aŭdi, ke en la 4a de decembro nia matenmanĝa horo estos la oka kaj ne la sepa. Estas ĉiam bone, dum la vintro, havi kroman duonhoron da dormo en la frua mateno. Ni maljunuloj tamen povas iel elteni tiajn horojn – sed la gejunuloj inter niaj brigadanoj (tiel gastoj kiel akompanantoj) vere pli viglus, se oni ĉiutage povus doni al ni pli malavaran horaron. Tamen ni ja komprenas, ke internacia ekspedicio al tiom da vizitindaj lokoj devas paki multon en malmultajn tagojn. Mi mem estis ses jarojn direktoro de studprogramo, en kiu grave rolis, ke tiuj fremdaj studentoj en nia universitato (en Hajderabado) vizitu amason da lokoj en mallonga tempo. Kaj la horaroj ofte estis ankaŭ por ili stresaj. Estas granda privilegio por mi roli kiel gasto en ĉi tiom zorge organizita programo – kun mia sperto kiel direktoro de simileta programo, mi konscias, kiom da antaŭlaboro – kaj kiom da dumlaboro – necesas por ion ĉi tian sukcesigi.
Kie mi estis? Ĉe la matenmanĝo. Ni trankvile finis ĝin kaj aŭtobusis al la sekva celloko. Survoje tien, la ĉiĉerono prezentis al ni unu el la aspektoj de la brodita pilko. Oni povas ĝin uzi kiel ilon en grupa ludo. Ni lernis de ŝi ludon, en kiu ŝi, la ludiganto, turnas al ni la dorson kaj diras tom tom ĉiang tom tom ĉiang, dum ni rapide pasigas la pilkon de mano al mano, kaj kiam ŝi subite krias "haltu", la persono, kiu tiam tenas la pilkon, devas stari antaŭ la grupo kaj kanti ion.
(foto Brodita pilko de zhuang-a nacimalplimulto )
La afero sonas simpla. Sed grupestro, kiu funkciigas tian ludon, devas trakti kun la bonhumoro kaj malbonhumoro de diversaĝaj homoj, kiuj ne sufiĉe dormis, kaj estas ŝia tasko vigligi la etoson sen tro mobilize kaj soldate devigi tion. Mi devas diri, ke nia ĉiĉerono brile sukcesis en tiu laboro – ni en Esperantujo estas spertuloj pri la "etoso" de kongresoj, kaj la etoso en tiu aŭtobuso dum la grupa ludo estis bonega. Iuj el ni kapablis kanti, iuj ne, kaj multaj spicis la kantadon per prelegetoj – ĉion la grupestro sukcesis prezenti kiel tute naturan, atenditan, kaj parton de la amika tutaĵo. Temis ne nur pri la gastoj, sed ankaŭ pri iuj el la akompanantoj, kiuj montriĝis bonegaj kantantoj.
(foto Lunĉoj de zhuang-aj nacimalplimulto)
Ni atingis la celon en gloro. Kio estis tiu celo? Temis pri temparko, kiu prezentas la naturan kaj kulturan medion de la Ĵuang-nacieco. Ni ricevis en la manĝejo de tiu parko ne nur bonan tagmanĝon, sed ankaŭ guston de la gastamo de la ĵuang-popolo; junulinoj vestitaj en la tradicia etna kostumo salutvortis dum la tagmanĝo kaj tostis kun ni. Poste ni rigardis specimenojn de la ĵuanga pravivo en viva formo – la diversajn ilojn por ekzemple mueli grenon aŭ kuiri ni vidis en funkciigata stato. Mi rimarkis, ke ankaŭ inter la ĵuangoj troviĝas tiu bambua danco, kiun mi antaŭe vidis inter la aborigenoj de la nagaa nacieco el la gubernio Nagalando en Barato. Mi fuŝe paŝis tra la bambuoj – se oni estus serioze ludantaj per la bambuoj, ne elirus sendifektaj miaj piedoj – kaj la homoj ridis. Kiel tutviva kaj ne malsukcesa pajaco, mi fiere partoprenis tiun ridadon – kvankam mi tiom kutimiĝis al la pajaca rolo, ke malfuŝe paŝi tra tia danco estintus al mi vere maleble.
(foto Dia ikono de zhuang-a nacimalplimulto)
Ne nur temis pri la materia kulturo. Oni ankaŭ donis al ni la okazon por preni incenson kaj bruligi ĝin antaŭ ĵuangpopola dia ikono, kiun oni en tiu parko kultas. Iuj el la ekspozicieroj en la parko klarigis aspektojn de la ĵuanga mitologio – ni komencis iom koni iliajn heroojn kaj diojn.
Post la vagado tra la kulturo de la ĵuangoj oni promenigis nin – se tiel streĉan ŝtupadon supren kaj suben tia maljunulo kiel mi konsentos nomi 'promenado' – tra ilia ĉirkaŭnaturo, specife dirite, tra karsta kaverno. Troviĝas en ĝi multe da formiĝoj naturaj, kiuj al la okuloj de la vidantoj aspektas kiel homaj aŭ kulture gravaj figuroj. Iujn el la formiĝoj oni reliefigis per farbado. Loka ĉiĉerono – dungitino de la parko – tre kapable promenigis nin tra tiu tuta vojo, interese kaj vigle atentigante pri la karstaj figuroj kaj ilia signifo.
Sekvis aŭtobusa veturo al la provinca ĉefurbo Nanning, kie ni vespermanĝis kaj pretigis nin por la morgaŭo. |