china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

5-an de decembro vendrede sabate
(GMT+08:00) 2008-12-11 16:30:19

Mi planis komenci la tagon per matenpromenado surstrata. Sed jam dum la nokto evidentiĝis, ke tio ne estos ebla, ĉar mi ne fartas bone. Mi prenis medikamenton por ke ne estu tute krize. Tiel mi sukcesis trateni tra la tago sen tro ĝeni la kunulojn.

(foto Probal Dasgupta fotiĝas kun aliaj premiitoj en Ĝardeno de Sep Steloj)

Ni unue aŭtobusis de Liuzhou al Guilin, instaliĝis hotele, kaj aŭtobusis tuj al Ĝardeno de Sep Steloj, kie ni admiris pandojn kaj pavojn, kaj kie mi admirus ankaŭ trian P, la pladojn de la tagmanĝo, se mi ne estus en tia farto. La stabo de la ĝardena manĝejo, aŭdinte pri la problemo (pro kiu suferis ne nur mi sed ankaŭ – tamen pli milde, ĉar june – mia interpretistino Lina), prezentis interalie apartan supon, kiu enhavas medikamentajn herbojn por helpi la digeston. Cetere la akompanantoj donis al mi pilolojn – el la ĉina medicina tradicio – kaj certe mia fidemo al tiu tradicio, kune kun iom da dormetoj, kontribuis al relative senhalta reboniĝado de la farto.

(foto kunfotiĝas nia raportistino Lina kaj Probal Dasgupta en Elefantonaza Ĝardeno)

Mi ripozis en la aŭtobuso dum la tujposta vizito. Temis pri vizito al la Fubo-monta Ĝardeno, kie troviĝas poto sufiĉe granda por kuiri por mil manĝontoj. Mi trafis partopreni en la posttagmeza vizito al la Elefanto-naza Pejzaĝejo, sed mi ne sufiĉe aprezis ĝin. Dum la tiea vespermanĝo mi elekteme manĝetis. La viziton al la noktaj belaĵoj de la urbo Guilin mi lasis al miaj kunturistoj.

(foto kunvojaĝantoj multe fotas )

Tamen la elekto resti en la aŭtobuso malfermis la pordon al alispeca sperto. La ŝoforo elektis tiun temponiĉon por spekti usonan filmon plenan de, ni diru, agemo. Mi tenis la okulojn fermitaj, sed la anglan lingvon de la dialogo mi ne povis facile forbari el mia aŭdo. Pli facilis post duonhoro, kiam nia ŝoforo transiris al filmo ĉinlingva. Estis por mi – lingvisto ĉiam interesita pri tiaj kontrastoj – tre edife rimarki, ke kvankam mi ne sukcesas forfiltri la anglaĵon kaj dormeti, tamen la fakto mem ke mi povas ĉiumomente elekti ĉu aŭskulti aŭ ne produktas la saman efikon kiel la neaŭskultado. Ĉu dorme aŭ ne, mi finfine tute trankvile trasidis tra tiu horo. Pro tio eblis almenaŭ, en la hotelo duonhoron poste, lace sed tenace registri por Ĉina Radio Internacia sondosieron pri Esperanto kaj mi.

Pri iuj aferoj regula aperanto povas paroli eĉ en sia dormo.

Eble mi dormas nun?

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040