china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

6-an de decembro sabate serena
(GMT+08:00) 2008-12-11 16:35:46

De la lastaj 2 tagoj, malvarma aero trakuras la tutan Ĉinion. Kvankam malvarme, tamen serene en aŭtonoma regiono en la suda Ĉinio. Nuntempe ni okupas ĉefenestran lokon en la dua etaĝo de boato, kiu sin stiras sur la Li-Rivero, la patrina rivero de Guilin-a popolo.

(foto  nia raportistino fotiĝas sur Li-Rivero de Guilin)

Duborde estas diversformaj montoj kaj malfacile videblas homfaritaj konstruaĵoj. Sunlumoj brilas sur riveroakvo, venteto karesas miajn vangojn, de tempo al tempo videblas surakvaj anasoj kaj surbordaj bovoj manĝantaj herbojn. Malproksimen rigardante, oni povas rimarki, ke la antaŭokula pejzaĝo ŝajnas inka penetraĵo de Ĉinio. Interese, se via kapo libere imagos, tiuj diversformaj montoj aspektas kiel bestoj, objektoj kaj eĉ konataj figuroj en legendoj. Ekstere sur ferdeko entuziasme fotiĝas multaj turistoj ĉinaj kaj alilandaj, dum apuduloj intime babilas, lunĉante kaj spektante eksterfenestrajn pejzaĝojn. Neimageble, nuntempe mi sentas min esti en la sino de la naturo kaj ĝuas naturan ĉarmon malfacile vidatan en urboj.

(foto bambuboata vendejo)

Dume iuj bambuaj flosoj alproksimiĝas al nia boato por vendi objektojn al surboataj turistoj. Tio estas freŝa sperto por mi, kiu la unuan fojon vidis tion.

Dum mia tagnotado, Probal Dasgupta donas al mi oranĝeton prenitan el matenmanĝo. Tio bedaŭrinde rememorigas al mi, ke mi forgesis miajn 2 bananojn sur tablo. Mi nun eĉ imagas ilian guston. Banano estas mia plej ŝatata frukto!

(foto Naŭĉevala Monto)

Tuj aŭdiĝas krioj "Rigardu antaŭen la Naŭĉevalan Monton!" La monto estas bone konata pro vaste cirkulanta rakonto: Iufoje ĝuste en la sama loko, ĉina ĉefministro Zhou Enlai kaj ĉina vicĉefministro Chen Yi kalkulis surmontajn ĉevalsimilajn bildojn, ĉevalformajn figurojn; dum Zhou Enlai vidis entute 9 kaj Chen Yi 7, tial posteuloj diras, ke rango decidas kapablon vidi la nombron de tiuj ĉevalformaj bildoj. Nuntempe multaj homoj fotiĝas sur ferdeko kaj ridete demandas aliajn: "Kiom da ĉevaloj vi jam vidis?".

Ankaŭ mi iru por fotiĝi.

Nun ni atingas faman pejzaĝejon, kiu aperas en ĉina valuto je 20 juanoj. Iuj turistoj, kun kreiva ideo, fotas la pejzaĝejon, tenante valuton de 20 juanoj. Mia korpo diras al mi, ke ĝi lacas, tial mi iomete dormas. Mi daŭrigu la tagnoton vespere aŭ nokte.

( foto Probal Dasgupta kaj aliaj kunvojaĝantoj butikumadas )

Okcidenta Strato de Yangshuo, gubernio de Guilin)

Mi revenis kaj daŭrigas mian hodiaŭan tagnoton! Post vespermanĝo, ni butikumadis en Okcidenta Strato alinome Fremdula Strato en Yangshuo, la plej bela kaj fama gubernio de Guilin, urbo de la aŭtonoma regiono Guangxi. Simple dirite, la strato estas saturita de turistoj kaj duflanke densas vendejoj, manĝejoj kaj drinkejoj. Tio rememorigas al mi pekinan Xiushui-Straton, kies alinomo estas Silka Strato.

Hodiaŭa arta dramo estas "Impreso pri Liu Sanjie". Liu Sanjie ( la ideogramo "liu" estas familia nomo, dum "san" signifas tri kaj "jie" fratinon, tial Liu Sanjie signifas la trian filinon de familio Liu.), legenda figuro de ĉina zhuang-a nacimalplimulto, onidire kapablis kanti kaj forte oponis kontraŭ subpremo de bienuloj. Nun mi min turnu al la dramo. Mi vere ne povas imagi "scenejon" de la dramo: ĝi prenas veran Li-Riveron kiel la fonon. La tuta dramo estas ne imagebla. Vi certe ankoraŭ memoras la inaŭguron de la Pekinaj Olimpikoj, kies pompeco profunde impresas vin. Fakte la dramo "Impreso pri Liu Sanjie" estas reĝisorita de s-ro Zhang Yimo, kiu estis la ĉefreĝisoro de la inaŭguro de la Pekinaj Olimpikoj. La 80-minuta dramo ŝajnas al mi daŭri nur 20 minutoj. Eĉ nuntempe ni ankoraŭ dronas en la neimagebleco de la dramo, kiu estas la plej viveca.

Nun estas preskaŭ la 2-a horo de la 7-a de decembro kaj mi iros por dormado.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040