china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

8-an de decembro lunde serena
(GMT+08:00) 2008-12-12 10:28:09

Probal Dasgupta en Tian'anmen-Placo

Hodiaŭ ni matenis en la palaco Tian'anmen-----kiun oni nomas Tian-an-men ĉar la ĉina vorto "men" signifas pordon----kaj en la tuj apuda Malpermesita Urbo, do la urbeto aŭ kastelego, centre de Pekino, kie loĝis kaj laboris la imperiestroj de la klasika Ĉinio.

Mi estas interalie leganto kaj uzanto de la libro I-Ĉing kaj konas la rolojn de la ĉielo kaj la tero en ĝiaj heksagramoj. Leonard Cohen iam kantis, "kun unu man' sur heksagram', kaj unu sur virin"---jes, tiuj heksagramoj. Tial mi notis kun ĝojo, ke unu el la sinsekvaj palacoj en la Malpermesita Urbo havas laŭ sia nomo la formalan taskon harmoniigo inter la antaŭa ĉiela palaco kaj la posta tera palaco. Apud ĉi tiaj formalaj rimarkindaĵoj kompreneble mi perceptis plurajn substancojn perceptindaĵojn en la Malpermesita Urbo kaj en la placo Tian'anmen.

Probal Dasgupta en la Malpermesita Urbo

Ĉiu rigardanto perceptas laŭ sia vidpunkto. Mia interpretistino menciis al mi iujn aspektojn de la publika kompreno en Ĉinio pri la loko de la Malpermesita Urbo en la tuta lando. Ŝi pensas, ke homoj vidas ĝin kiel la kvintesencan centron. Certe ĉiu vizitanto al tiel gravaj lokoj faras la proprajn meditojn kaj siamaniere rilatigas ilin al aliaj spertoj, komprenoj kaj faktoj.

Miajn meditojn pri mia percepto de tiu klasika kaj nun renovigita centro de Ĉinio mi daŭrigis---silente, parte ĉar la akutiĝanta gorĝdoloro de mia interpretistino igis min klopodi ne tro paroligi ŝin dum la tagmanĝo.

Probal Dasgupta atenteme legas en Wangfujing-Librovendejo

Poste oni transportis nin al komerca strato, sugestis ke ni eventuale bukitumu aŭ ĝenerale malstreĉu nin kaj lasis nin liberaj. Mi uzis la liberon kaj la komplezemon de la interpretistino por tiri ŝin en apudan librovendejon, pluretaĝan kaj tie sondi la proponaĵaron sur du-tri el la etaĝoj. Pere de la libreto mi sukcesis dum kelkaj momentoj tuŝi kvazaŭ la intelektan pulson de la nova kaj tamen malnova nacio; ege interesa sperto.

Probal Dasgupta varme babilas kun s-ro Zhao Jianping, direktoro de E-Redakcio de ĈRI

En la vespero min regalis la E-redakcio de Ĉina Radio Internacia. Belega esperantista sperto, kiu vere donis okazon por senmanke senstreĉiĝi. Mi esperas, ke ne nur mi ĝuis la vesperon----mia konateco kiel uzanto de malfacila lingvaĵo igas min tion ĉiam dubi, eĉ en tago kiu ne donas okazon por tiom multe, kaj tiel silenteme, mediti. Mi estas certa, ke meditos, siamaniere kaj laŭ siaj respektivaj sciobazoj kaj opinioj, ankaŭ miaj legantoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040