china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

9-an de decembro marde serena
(GMT+08:00) 2008-12-12 10:39:09

(Probal grimpas Grandan MuronProbal )

Ĉi tiun lastan tagon en Pekino – kaj en Ĉinio – ni komencis per vizito al la granda muro de Ĉinio. Enironte tiun mirindaĵon de la mondo, ni unue vidis du-tri surŝtonajn skribaĵojn, kiuj atestas, ke estas ĝenerale agnoskata la mirindaĵa statuso de ĉi tiu grandioza atingo de la homa klopodemo. Mi mem, dum tiuj momentoj, pli pensis pri la agnosko, kiu loĝas ne en deklaroj de Unesko kaj similaj deklarantaroj, sed en la koroj de komprenemaj homoj. Kafka iam verkis novelon pri la granda muro. Kiam mi laboris en lingvistika fakultato, kiun apudis grandioza projekto verki vortaron de la tuta sanskrita lingvo, mi diradis al tiuj gekolegoj, ke ilia laboro daŭros jarcentojn kaj estas komparinda al la laboro de la disaj, inter si nekonataj, plurgeneracioj kunkonstruantoj de la granda muro de Ĉinio. Kaj miaj sanskritistaj gekolegoj aprezis la pravecon de miaj diroj malgraŭ mia ŝerca tono. Ĝuste per la ŝercado ni akcentas la fakton, ke ni agnoskas la grandiozan faktecon de tiaj gigantaĵoj, apud kiuj ni en nia ordinara vivo feliĉe nanas kaj priludas. Ĝuste la solena aŭ pompa registrado fare de institucioj malpli ekzakte trafas la faktecon de tiaj faktoj, laŭ mi. Sed denove, la opinioj sendube diversas.

(Dasgupta fotiĝas kun aliaj specialaj premiitoj de ĈRI antaŭ grimpo al la Granda Muro)

La grandan muron mem oni devas grimpi, kaj iuj partoj de la vojo estas pli grimpaj ol aliaj. Ni trafis sufiĉe vintran matenon kaj do ne estis kun amasoj da kunvizitantoj. Tio donis al ni la okazon por tute libere elekti niĉojn por fotado, starado, kaj simple ĝenerala zumado en tiu ĉi lasta plena tago de nia enĉina spertego. Mi kantis "forte staras muroj de miljaroj" dum la interpretistino fotis min – kaj ŝi atentigis, ke mi tro unuflanke prezentas la realaĵojn, se mi karakterizas ŝin kiel interpretistinon anstataŭ uzi ekzemple la vorton fotistino – kvankam ŝi evidente ne rekomendis, ke ĝuste la vorton fotistino mi ripete uzu pri ŝi. Hmm, fotado estas unu speco de interpretado; ĉu la interpretado estas fota agado? Interesa demando; sed Lina bone konformigas siajn elektojn al miaj preferoj. Ŝi scias, ke la pompaj kaj deklaraciaj prelegeroj tedas min, do ŝi interpretas por mi tre elekteme, reliefigante la faktojn kaj la instrukciojn. Tiu precizemo estas fotista trajto, verŝajne, kiel mi sciu? Mi estas la sola gasto ĉi tie, kiu ne kunportis fotilon – mi lasas la familian fotadon al la malfuŝaj manoj de miaj edzino kaj filo.

(Probal Dasgupta babilas kun s-ro Wang Minghua, vicestro de Ĉina Radio Internacia, en bankedo)

"Post" la granda muro – nu, oni neniam estas en stato "post" io tiaskala, sed ni tamen daŭrigas la vivadon sur nia nana skalo – ni revenis al Pekino mem, tagmanĝis, kaj vizitis la radiodissendejon. Ni unue iris al la respektivlingvaj redakcioj. Poste ni intervidiĝis kun la ĉefoj de Ĉina Radio Internacia kaj spertis ilian bankedan regalon al ni. Mi ĉesas kapabli priskribi por vi la diversecon de la pladoj, kiujn ni spertas. Ni havis okazon iomete esprimi al Ĉina Radio Internacia nian profundan dankon pro tiu ĉi belega donaco al ni.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040