china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinaj gvidantoj vizitis regionojn plagitajn de katastrofo por doni novjaran saluton al suferantoj
(GMT+08:00) 2008-12-26 19:43:54

La Printempa Festo estas la plej grava tradicia festo de Ĉinio. Lastatempe multaj sudaj urboj de Ĉinio suferas historie raran katastrofon el malalta temperaturo, pluvado, neĝado kaj frostego. Kiam diverslokaj popolanoj kolektiĝas kun familianoj kaj kune bonvenigas la Printempan Feston, ĉinaj gvidantoj refoje vizitis plagitajn regionojn por doni festan saluton kaj bondeziron al suferantoj kaj la homoj, kiuj ankoraŭ laboras por savado el katastrofo.

Ekde la meza tagdeko de januaro ĉijare, same kiel plejparto de sudaj urboj de Ĉinio, bela suda urbo Guilin suferas raran katastrofon el malalta temperaturo, pluvado, neĝado kaj frostego, la suferanta loĝantaro superis 2 milionojn kaj 680 milojn. Posttagmeze de la 5-a de februaro, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ĉina ŝtata prezidanto, prezidanto de la Centra Milita Komitato Hu Jintao inspektis la katatrofan situacion de Guilin. En la flughaveno, li, la plej alta gvidanto de Ĉinio transportis savajn materialojn kune kun soldatoj de la Ĉina Popola Liberiga Armeo.

Frumatene de la 6-a, Hu Jintao kaj liaj sekvantoj vizitis la gubernion Ziyuan, kiu suferis la plej seriozan katastrofon. Sur serpenta montvojo, Hu Jintao diris al elektropovaj laborantoj, kiuj prompte riparas la elektrolinion:

"Hodiaŭ estas la lasta tago laŭ la ĉina tradicia kalendaro, tamen vi ankoraŭ laboras tie kie ĉio estas kovrita de glacio kaj neĝo. Vi donas penan klopodon por ripari la elektrolinion kaj garantii elektroliveradon. Mi esperas, ke vi plue venkos ĉiujn malfacilojn kaj kiel eble plej frue sendos elektron al diversaj familioj. Mi refoje esprimas sinceran dankon al vi ĉiuj!"

Survoje, hazarde pasis la armea kamiono kun savaj materialoj, Hu Jintao aparte subiĝis el aŭto kaj diris al oficiroj kaj soldatoj:

"Hodiaŭ estas la lasta tago laŭ la ĉina tradicia kalendaro, morgaŭ ja estos la unua tago de la nova jaro. Ni devas kiel eble plej rapide sendi materialojn urĝe bezonatajn de popolamasoj por ke ili povu pasigi varman kaj feliĉan Printempan Feston."

Dum inspektado en Guilin, Hu Jintao foje kaj refoje emfazis, ke nun ankoraŭ estas tre peniga la tasko pri savado kaj rezisto kontraŭ katastrofo. Diversnivelaj registaroj nepre devas plue meti savadon el katastrofo kiel la plej urĝan taskon kaj firmigi la fidon de certa sukceso kaj unue garantios trafikon, elektroprovizadon kaj popolanan vivon.

Antaŭtagmeze de la 5-a de februaro, ĉina ĉefministro Wen Jiabao vizitis la plagitajn regionojn de la provinco Guizhou por persone gvidi savadon el katastrofo. En la vilaĝo Guanyin de 1 200 metroj super la marnivelo, spite al averto de aliaj, Wen Jibao persisteme suriris la monton por viziti laborantojn kiuj riparas la elektrolinion tie.

Tio ja estas la tria fojo, ke ĉina ĉefministro vizitis la plagitajn regionojn en la pasintaj 9 tagoj. Wen Jiabao emfazis al respondeculoj pri elektroproviza sistemo, ke kiel eble plej rapide restarigi elektroprovizadon estas ŝlosile por savadon el katastrofo de Guizhou, oni nepre ne devas prokrasti, sed devas rapidigi la laboron.

Provizado de aĵoj por festo de suferantaj popolanoj estas alia grava punkto atentata de Hu Jintao kaj Wen Jiabao en inspektado de plagitaj regionoj. Tiuj du ŝtataj gvidantoj koincide vizitis lokajn supermerkatojn. Vidante, ke la prezidanto kaj ĉefministro neatendite aperis apud ni, multaj homoj tuj aplaŭdis, iliaj novjaraj bondeziroj tuj sonoris.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040