china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Etoso de Printempa Festo
(GMT+08:00) 2009-01-23 10:53:13

La 26-a de januaro estas la unua tago laŭ la ĉina tradicia kalendaro kaj komenco de ĉina tradicia festo, Printempa Festo. En tiu festo, ĉinoj emfazas renkontiĝon de la familio kaj en amuzaj aktivadoj plenaj de tradiciaj moro kaj kutimoj kaj varma konsuma merkato, la homoj sin dronigas en ĝoja kaj festa etoso.

La Printempa Festo estas la plej grava festo de Ĉinio. En tiu festo, gefiloj revenas hejmen por kunĝui la vivon kun la gepatroj. En la trajna stacio de la provinco Henan de meza Ĉinio, emerita laboristo s-ro Liu anksie atendis sian filon revenantan el Guangdong kun lia edzino kaj gefiloj. Li diris:

"Miaj filino, filo kaj genepoj ĉiuj revenos. Ĉijare mi detale preparis novjaran bankedon. La familio renkontiĝos. En la jarfina vespero, ni kune faros ĝiaŭziojn, la etoso estos tre bona kaj la pladoj estos pli bongustaj."

En la lasta monato laŭ la ĉina tradicia kalendaro, komenciĝis prepara laboro por la Printempa Festo. Ĉiu tago havas apartan temon. La 23-a tago estas malgranda printempa festo, en la 24-a oni balaas la domon, en la 27-a oni skribas distikon, en la 28-a oni algluas fenestran papertranĉaĵon, pendigas ruĝajn lanternojn, ktp. Tiuj kutimoj kaj moroj enhavas riĉajn legendojn kaj rakontojn kaj enkorpigas tradician kulturon de ĉinoj. Mastrino An Jing de iu butiko pri folkloraj kaj kulturaj artaĵoj en okcidenta Pekino diris:

"Ni vendas surmurajn artpendaĵojn, papertranĉaĵojn kaj iujn objetojn, simbolantajn feliĉon kaj longvivecon. Nun ankaŭ la homoj loĝantaj en domegoj ŝatas aĉeti fenestrajn papertranĉaĵojn kaj artpendaĵojn. Antaŭ nelonge iuj aĉetis ksilopentraĵojn kaj diversajn tradiciajn aĵojn."

S-ino An Jing opinias, ke bezono de tiuj folkloraj kaj kulturaj artaĵoj enkorpigas revenon kaj konscion de la homoj al tradicia festo kaj esprimas bondeziron de la homoj pri feliĉo.


 vaporumita mantoo kun jujuboj

La festa etoso sufiĉe enkorpiĝas en la kamparo de Ĉinio. En la provinco Henan de meza Ĉinio, la 26-a kaj la 27-a tagoj laŭ la ĉina tradicia kalendaro estas tagoj por fari vaporumitan mantoon kun jujuboj. En la hejmo de avino Miao Shuhua en la vilaĝo Miaowan de la urbo Luoyang, ĉie estas ĵus vaporumitaj farunaĵoj simbolantaj feliĉon kaj ĝojon. Ankaŭ 6-jaraĝa nepino Guoguo jam estas bona helpanto de avino Miao. Ŝi tre konas la moron pri farado de vaporumita mantoo kun jujuboj.

"Mi lernis fari ĝin kun mia avino. Unue ni faradis paston en formo de floroj kaj poste metis ruĝan jujubon en centron de la pasto. Tio estas ne nur nia manĝaĵo, sed ankaŭ bona donaco al parencoj kaj amikoj en Printempa Festo."

En la pasinteco, plejparto de junaj kamparanoj foriris el la hejmloko por labori ekstere. Ili ne atentis plu la tradician moron. Nun pli kaj pli multaj homoj sopiras la gajan kaj ruĝan "ĉinan jaron" en la memoro kaj atendas revenon de la festa etoso.

La gusto de Printempa Festo de ĉinoj fakte estas gaja kaj feliĉa etoso de la festo. Ĝi enkorpiĝas en rekolektiĝo de familianoj, vizito al parencoj kaj amikoj kaj amuzaj kaj konsumaj aktivadoj. Specialisto de Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj s-ino Liu Zhiqin diris:

"Viziti templan foiron, fari konsumadon kaj kunmanĝi en restoracioj estas enkorpiĝo de festa etoso. Nun en moderniga procezo, la homoj ofte sopiras la pasintecon. Ekzemple iuj merkatoj por Printempa Festo estas pli prosperaj."

Liu Zhiqin diris, ke post reformado kaj malfermo, en strebado al rapida ekonomia disvolviĝo, iuj tradiciaj kulturo kaj moro estis ignorataj. Sekve de malgrandiĝo de familia mezuro de Ĉinio, la festa etoso iam maldensiĝis. Tamen en la lastaj jaroj, precipe post sukcesa okazigo de la Pekinaj Olimpikoj, la registaro plie atentas, proponas kaj disvastigas tradiciajn moron kaj kulturon, densa festa etoso tago post tago densiĝos.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040