china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Bona tago
(GMT+08:00) 2009-01-23 10:32:22

Karaj amikoj, en nia hodiaŭa speciala programero memora al la 30-jariĝo de reformado kaj malfermo de Ĉinio ni konigu al vi la kanton "Bona tago".

Karaj amikoj, jen estas la kanto "Bona tago" prezentita de Song Zuying. La kanto, per vortoj densaj je vivetoso, priskribas la feliĉan vivon de popolanoj en la situacio de rapide disvolviĝanta ekonomio de Ĉinio, kaj montras la vortojn el la koro kaj sinceran aspiron de la popolanoj.

Ĝis la jaro 1996 la reformado kaj malfermo de Ĉinio iris jam dekkelkajn jarojn, ĉinoj enspezis pli kaj pli multe kaj la vivo estis pli kaj pli komforta. Ili do bezonis kanton por esprimi sian ĝojon. Ĝuste sub tia cirkonstanco naskiĝis la alegra kaj ĝojiga kanto "Bona tago".

La kanto "Bona tago" estas ĉefverko de verkisto Che Xing kaj komponisto Li Xin. Tuj post sia naskiĝo la kanto estis vaste aprobata kaj gajnis plurfoje premion en diversaj juĝoj pri muziko.

"Tamtamado kaj tamburado alportas ĝojon jaro post jaro, dancado alportas gajecon tago post tago. La sunlumo ruĝkolorigas nian tagon, la floranta vivo donas al ni rideton. Hodiaŭ estas bona tago, en ĝi realiĝos niaj deziroj. Morgaŭ estos bona tago, ne preterlasu la oran tempon. Hodiaŭ kaj morgaŭ estas senescepte bonaj tagoj, ni ĝuu bonajn tagojn en prospera epoko."


kantistino Song Zuying

La kanto estas facile kantebla. Ĝi esprimas la amon de ĉinaj popolanoj al la nuna feliĉa vivo kaj ilian aspiron al la bela estonteco. La melodio estas bela kaj serena. Pri la verkado de la kanto, komponisto Li Xin diris:

"La titolo de la kanto ja estas bonaŭguro kaj espero. En komponado mi donis al ĝi bonaŭgurecon kaj entuziasmon laŭ la stilo de la teksto. Laŭ mi, la kanto vere enkorpigas la plezuron kaj ĝojon de la popolanoj pri la pli kaj pli bela vivo."

La melodio de la kanto sin karakterizas per densa nacia stilo, freŝeco kaj sereneco. Laŭ sinjoro Li Xin, la kanto estas vaste aprobata de la popolamasoj ankaŭ pro la bonega situacio de la lando. Li diris:

"Oni scias la kanton, ŝatas ĝin aŭskulti kaj kanti, kompreneble pro la verkado, sed ankaŭ pro la bonega situacio de la lando. Hodiaŭ la popolanoj efektive ĝuas la fruktojn de la reformado kaj malfermo, ili povas pli percepti la nunan bonan tagon, kaj ĝuste pro tio la kanto estas de ili ŝatata."

Song Zuying estas ĉina fama nacia kantistino. Ŝia kantado estas ege riĉa je infekteco. De pli ol 20 jaroj, ŝia kantarto radikiĝas profunde en la grundon de la nacia voĉmuziko kaj ankaŭ science aplikas belsonan kantarton, tiel formiĝis ŝia arta stilo dolĉa, klara kaj nuancodensa. En 2002 ŝi sukcesis en sol-koncerto en la Operejo de Sidnejo, Aŭstralio. En la koncerto ŝi kantis pli ol 10 kantojn, inkluzive de la kanto "Bona tago". Aŭstraliaj aŭskultantoj donis al ŝi altan takson. En la sol-koncerto okazinta en la Ora Halo de Vieno en 2003 ŝi refoje prezentis tiun ĉi kanton. La kanto estis laŭdata de aŭstriaj aŭskultantoj.

Fine de la hodiaŭa programero ni refoje aprecu la kanton.  

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040