china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Nova jaro de Nigra Okulo
(GMT+08:00) 2009-01-23 11:24:29

Saluton, karaj aŭskultantoj de la Esperanto-elsendo de Ĉina Radio Internacia kaj saluton al miaj karaj ekskolegoj de la Esperanto-redakcio. Mi baldaŭ festos la duan Novjaron post kiam mi venis al Vjetnamio. Same kiel en Ĉinio, la Novjaro laŭ luna kalendaro estas plej grava festo, kaj oni ne multe festas la Novan jaron laŭ Gregoria kalendaro.

En Vjetnamio, oni tre frue komencis prepari por la Nova jaro laŭ luna kalendaro, ĉirkaŭ unu monaton antaŭ ĝi oni jam komencis aĉeti diversajn varojn por la nova jaro. Tial kvankam oni ne multe festas la Novan jaron de gregoria kalendaro, sed nun jam estas festa etoso, ĉar la venonta Nova jaro laŭ luna kalendaro venos frue, ĝi estos en la 26-a de januaro de 2009.

En Vjetnamio, okaze de Nova jaro laŭ luna kalendaro, oni manĝas multajn specialajn manĝaĵojn, kiujn mi ne scias kiel nomi en Esperanto, ĉar estas tiaj manĝaĵoj nur en Vjetnamio. Kaj ĉar la Hochiminh-urbo kuŝas en tropika zono, estas nur du sezonoj ĉi tie. Ili estas la seka sezono kaj la pluva sezono. Ambaŭ sezonoj estas tre varmaj. Tial por mi, ĉiam estas somere ĉi tie. Pro la varma klimatiko, ĉiam floras la diverskoloraj floroj. Antaŭ la festo, oni ofte beligas la urbon per multege da floroj. La plej vidinta estas la floro-strato ĉe la urbocentro de Hochiminh-urbo. Antaŭe tiu strato estas granda marketo de floroj en la tempo de festo, sed antaŭ kelkaj jaroj, la urba registaro decidis fari ĝin floro-strato por propozicii la tradician kulturon de Vjetnamio per floroj. Ĝi estas tre vizitinda loko, se vi venus al Hochiminh-urbo okaze de la Novajaro laŭ luna kalendaro.

Do, ĝenerale la moroj pri Novjaro de vjetnama popolo estas similaj de tiuj de ĉinoj, sed en Vjetnamio estas ankaŭ ĝiaj karakterizaĵoj, kiuj estas provinda, se vi volus konatiĝi kun kulturo de Vjetnamio, la grava najbara lando de Ĉinio.

En la jaro 2007 kaj en la kuranta jaro, mi festis Novjaron en Vjetnamio. Malsame kun en Ĉinio, kvankam la festa etoso antaŭ la Novjaro laŭ luna kalendaro estas tre varma, tamen la festo estas kvieta. En urbo estas tre malmulte da homoj, ĉar multaj homoj devenintaj de aliaj provincoj jam revenis al sia hejmloko. En urbo, la vendejoj ne funkcias, kaj eĉ ne aperas ankaŭ ĵurnaloj. Oni ŝatas pasigi la feston nur kun familianoj en hejmo aŭ per vizitado al siaj amikoj.

Okaze de Nova jaro, ankaŭ vjetnamoj donacas novjaran monon unu al la aliaj, same ĉinoj. En Ĉinio nur maljunuloj donacas novjaran monon al infanoj aŭ junuloj, sed en Vjetnamio ĉiuj povas donaci al infanoj, junuloj kaj maljunuloj. Oni ofte donacas novjaran monon al siaj amikoj.

Kvankam la monnumero ne estas multa, sed ĝi kunportas bondeziron kaj amon.

Por mi la plej memorinda Nova jaro estas tiu de la jaro 2008. En antaŭnokto de la Novjaro laŭ luna kalendaro, mi partoprenis en filantropia agado kune kun multaj aliaj homoj. Ni donaci diversajn aĵojn kaj bondeziris al tiuj, kiuj ne havas loĝejon kaj devas tranokti surstrate, kaj al tiuj, kiuj ankoraŭ devas labori en la antaŭnokto de Nova jaro. Ni festas la Novan jaron ĝoje, sed ni ne forgesu, ke estas ankoraŭ multaj malriĉuloj, kiuj ne havas loĝejon, nek manĝaĵon.. Nur la komuna feliĉo de ĉiuj anoj en socio estas la vera feliĉo.

Feliĉan novjaron al vi kaj via familio.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040