china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Novjara volo de Song Ho-young
(GMT+08:00) 2009-01-23 11:35:01

Kion vi esperas ricevi en la nova jaro 2009? Interesan vojaĝon, aŭ novan laboron? Sinjoro Song Ho-young, samideano de Korea Respubliko, volas renkonti belan fraŭlinon kaj gajni amon.

Saluton, karaj aŭskultantoj de Ĉina Radio Internacia! Mi estas Song Ho-young, prezidanto de Korea Esperanto-Junularo. Kaj mi okupiĝas pri diversaj taskoj en KEJ kaj TEJO.

Mi kore deziras al vi feliĉan kristnaskon kaj ankaŭ novjaron! Mi fakte provis diveni mian estontan sorton per reto, kaj respondo estis, ke ĉio bone iros en la jaro de ne-para nombro! Do la jaro 2009 estos tute bonega por mi, espereble.

Okaze de novjaro kelkaj demandas min, "Kiun donacon vi volas ricevi?" Do mi respondu, "Amatinon!". Sed mi foje sentas, ke ĉarmulinoj ne bone simpatias al Esperanto.

Ekzemple, mi havis oportunon sidi en kafejo kun iu belulino, sed mi prokrastis la rendevuon pro ne-atendita vizito de mia hispana amiko, kompreneble esperantisto. Poste en rendevuo ŝi demandis la kialon, kaj mi respondis, "Ĉar mia hispana amiko vizitis min. "

Ŝi redemandis, "Ho! Ĉu vi bone parolas la hispanan?"

Mi respondis, "Ne. Sed mi interparolas kun li en Esperanto."

Ŝi nature demandis, kio estas Esperanto. Do kiel fidela esperantisto kaj pledanto de Esperanto, mi eble tro fiere kaj longe parolis pri Esperanto kaj ĝia kulturo. Baldaŭ ŝi oscedis kun dormemaj okuloj, kaj mi pensis: Ve! Mi malsukcesas ankaŭ ĉi-foje. Verŝajne mi donis al ŝi la impreson, ke mi estas vere enuiga homo, kaj ni ne plu povis renkonitĝi.

Pro tio, mi eĉ mensogis al miaj aliaj amikinoj, ke la lingvo estas itala, kiam mi hazarde montris paroli, precipe telefoni en Esperanto. Do kio okazus? Ili diris, "Ho! Estas tre admirinde ke vi povas paroli la italan!" Mi ne scias, kial reagoj estas tiel diferencaj.

Do mi atingis konkludon, ke mi devas trovi esperantistan fraŭlinon. Se fraŭlinoj, kiuj nun aŭskultas min, volas korespondi kun mi, senhezite skribu al gloro@saluton.net. Lando ne gravas. Distanco ankaŭ ne gravas. Nur gravas, ĉu ŝi plene simpatias al Esperanto. Mi volonte tuj respondos!

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040