china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Rilatoj inter Ĉinio kaj Germanio
(GMT+08:00) 2009-01-23 15:28:57

La 11-an de oktobro, 1972, Germana Federacia Respubliko establis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio (la 27-an de oktobro, 1949, Germana Demokratia Respubliko establis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio). En la lastaj jaroj, la reciprokutilaj kunlaboraj rilatoj inter Ĉinio kaj Germanio senĉese disvolviĝis en diversaj kampoj, kaj la interkonsiliĝo kaj kunlaborado en internaciaj aferoj plifortiĝis tagon post tago. Decembre de 2003, ĉefministro Gerhard Schroeder faris oficialan viziton al Ĉinio. Maje de 2004, ĉefministro Wen Jiabao faris oficialan viziton al Germanio, kaj la du flankoj publikigis komunan deklaron. Decembre de 2004, ĉefministro Gerhard Schroeder faris laboran viziton en Ĉinio. Aprile de 2005, Wolfgang Thierse, germana parlamenta prezidanto, vizitis Ĉinion. En la komerca sektoro Germanio fariĝis plej granda partnero de Ĉinio en Eŭropo. En 2003, la komerca sumo inter Ĉinio kaj Germanio nombris 41,8 miliardojn da usonaj dolaroj. En la fino de la jaro 2003, la totala sumo investita de Germanio en Ĉinio atingis 88,5 miliardojn da usonaj dolaroj. Novembre de 2005, ŝtata prezidanto Hu Jintao faris ŝtataferan viziton al Germanio. Maje de 2006, ĉefministro Angela Merkel faris viziton al Ĉinion. Maje de 2007, germana prezidento Horst Koehler vizitis en Ĉinio. De la 26-a ĝis la 29-a de aŭgusto, 2007, ĉefministro Angela Merkel faris oficialan viziton al Ĉinio kaj ĉeestis al la inaŭguro de la germana kultura aktivado 2007-2010 en Ĉinio. De la 23-a ĝis la 25-a de oktobro, 2008, Merkel oficiale vizitis Ĉinion.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040