china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Kutimoj de Printempa Festo
(GMT+08:00) 2009-01-26 15:50:01

Laŭ tradicio ĉinoj per 12 bestoj faras kronologian sistemon, kaj hodiaŭ ni troviĝas en la jaro de bovo. La Printempa Festo jam havas pli ol 4700-jaran historion. Kaj ĝi estas la komenco de nova jaro. Oni ankaŭ titolis feston de Printempa Festo kiel Feston de Novjaro, ĉar laŭ ĉina legendo en la lasta tago de jaro, monstro Jaro damaĝas homojn, por pace pasigi la tagon homoj devas alpreni diversajn manierojn, ekzemple vesti sin per ruĝaj vestoj kaj bruligi krakilojn, por elpeli la monstron Jaro. Pasiginte la lastan tagon, oni povas glate eniri en novan jaron.

Ĉinoj amas favoran aŭspicion, parnombroj signifas feliĉon, kaj primo signifas malbonan aŭguron, tial ĉinoj esperas, ke ĉiuj aferoj povu duopiĝi. Do en la unua tago de la unua monato, 1 estas primo, kompreneble signifas malfeliĉon. Tial ĉinoj opiniis, ke la 1 en la 1-a de la 1-a monato estas monstro, kaj la nomo de la monstro estas Jaro. Ĉiujare la monstro Jaro damaĝas homojn unufoje. Iutage, ĝi venis al iu domo kaj celis damaĝi iun knabon, la knabo tre timis kaj haste verŝis akvon, tiam oni per bambuo faris fajron, brulanta bambuo renkontis akvon, tial aperis la sonoj "pilipala", la monstro Jaro estis timigata kaj konfuzite forkuris. De tiam naskiĝis la kutimo, ke oni bruligu krakilojn por festi novjaron. Bruligo de krakiloj ne nur celas eviti malfeliĉon, sed ankaŭ estas unu el la festaj manieroj. Kaj la temo de Printempa Festo estas adiaŭo al la lasta jaro kaj bonvenigo al la nova jaro.

Karaj amikoj, unu el la kutimoj de Printempa Festo estas maldormado en la lasta tago de jaro. Nokte de la lasta tago, dioj kaj fantomoj venos al la homa mondo kaj ekzamenos agon de homoj en la lasta jaro. Se gepatroj faris iun eraron kaj maltaŭgan aferon, filoj devas anstataŭi siajn gepatrojn kaj akcepti punon de dioj kaj fantomoj, cetere, tiam homoj devas stari por respekti diojn kaj fantomojn. Se la gepatroj malsaniĝas kaj kuŝas en litoj, la filoj havos alian rolon protekti la gepatrojn kaj fariĝos anstataŭantoj por trakti diojn kaj fantomojn. Tial oni kutimis ne dormi nokte de la lasta tago.

Ekzistas parolo en Ĉinio, ke oni ne povas festi la novan jaron se oni ne faras kulton al antaŭuloj. Nokte de la lasta tago de unu jaro laŭ la ĉina tradicia kalendaro, ĉinoj vestas sin per robo kaj mandarena jako kaj paŝas al lignaj steleetoj de antaŭuloj. Ĝis nun en Hongkong, Aomen kaj aliaj ĉinaj lokoj, ankoraŭ ekzistas la kutimo en Printempa Festo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040