china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinaj gvidantoj kune kun popolanoj bonvenigas Printempan Feston
(GMT+08:00) 2009-01-26 16:04:51

Ĉe la sojlo de ĉina tradicia festo---Printempa Festo, ĉinaj ŝtataj gvidantoj venis ĉe popolanojn kaj donis al ili festan bondeziron. En antaŭvespero de ĉijara Printempa Festo, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao venis al Jinggangshan, revolucia sankta loko en Jiangxi por viziti lokajn kadrojn kaj popolamasojn; ĉefministro Wen Jiabao veturis al regiono plagita de tertremo en Sichuan kaj donis festan bondeziron al lokaj popolanoj, kiuj suferis fortegan tertremon en 2008.

Post 16 jaroj, Hu Jintao refoje venis al Jinggangshan kaj tie popolanoj bonvenigis lin starante ambaŭflanke de strato.

Jinggangshan havas titolon de "revolucia lulilo". En 1927, ĉinaj revoluciistoj establis la unuan kamparan revolucian bazlokon en Jinggangshan. Dum vizito en la loka muzeo, Hu Jintao vizitis ruĝarmeanojn, iliajn posteulojn kaj reprezentantojn de labora modelo kaj donis al ili festan bondeziron.

"Vi ruĝarmeanoj sekvis prezidanton Mao kaj gajnis eminentan meriton post lukto en sango por la ĉina revolucio. Laboraj modeloj diligente klopodas kaj faras elstaran kontribuon por konstrui la varman teron Jiangangshan. La partio kaj la ĉina popolo ĉiam memoras vian metiron."

En familio de Wu Jianzhong, vilaĝano de Jinggangshan, Hu Jintao dialogis kun mastro kaj demandis lin pri lia vivstato. Poste Hu Jintao iris en kuirejon kaj kune kun la mastro fritis kaŝtanojn.

Hu Jintao tre ĝojas, ke vivstato de kamparanoj estas pli kaj pli kontentiga. Li esprimis:

"La partio kaj registaro alte atentas malnovan revoluciejon kaj lokajn popolanojn. Ni plue fortigos subtenadon al ĝia disvolviĝo por ke lokaj popolanoj havu pli belan vivon."

Nun influate de la internacia financa krizo kaj malrapida kresko de la monda ekonomio, la ĉina ekonomio renkontas senprecedencan malfacilon. Dum vizito al lokaj popolanoj, Hu Jintao menciis problemojn frontatajn de la ŝtato kaj donas kuraĝon kaj konfidon al popolamasoj.

"Nun ni ĉiuj klopodas por teni ekonomian kaj socian stabilan kaj rapidan disvolviĝon kaj antaŭenpuŝi konstruadon de bonhaveca socio, ni devas transformi premon al movforto, rigardi defion kiel bonŝancon kaj klopodi por antaŭenpuŝi konstruadon de socialisma afero kun ĉinaj trajtoj."

En la 24-a tago, ĉina ĉefministro Wen Jiabao venis mezen de popolanoj trafitaj de tertremo en Sichuan kaj kune kun ili bonvenigis ĉinan Printempan Feston. Tio estas la 7-a fojo, ke Wen Jiabao veturis al Sichuan post la tertremo en majo. Li vizitis montvilaĝon de qiang-nacieco kaj medicinajn instituciojn por fari inspekton al posttertrema konstruado kaj doni festan bondeziron al lokaj popolanoj kaj medicinaj laborantoj.

En antaŭvespero de Printempa Festo, ĉefministro Wen Jiabao venis al la gubernio Yingxiu, kiu estis plej serioze atakata de tertremo en la pasinta jaro. Wen Jiabao tre ĝojis, kiam li vidis, ke lokanoj rekonstruas sian hejmlokon.

En la plej grava tradicia festo por Ĉinio, ĉinaj gvidantoj sendas informon al popolanoj: En la nova jaro, la ĉina registaro ĉiam estos ĉe popolanoj kaj strebos al bonhaveco por ili.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040