china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Vizito de ĉina ĉefministro al Eŭropo manifestas ĉinan konfidon
(GMT+08:00) 2009-01-27 17:06:01

En la 27-a de januaro ĉina ĉefministro Wen Jiabao forlasis Pekinon kaj komencis viziton al Eŭropo. Li laŭinvite faros viziton al Svislando, Germanio, Hispanio, Britio kaj ĉefstabejo de UN kaj ĉeestos al jarkunveno de Monda Ekonomia Forumo 2009. Laŭ informo de oficisto de ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj, la vizito celas antaŭenpuŝi profundan disvolviĝon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo kaj grandigi konfidon de la internacia socio al financa krizo.

Ĉifoja vizito de Wen Jiabao estas la unua vizito de ĉinaj gvidantoj en 2009. En tia stato, ke la internacia finana krizo kontinue etendiĝas kaj inter Ĉinio kaj Eŭropo okazis malkontentiga evento, Ĉinio titolis la viziton kiel "Vojaĝo de Konfido". Asistanto de ĉina eksterafera ministro Wu Hongbo tiel eksplikis enhavon de la konfido:

"Unue, manifesti ĉinan firman volon por persisti en reformado kaj malfermo kaj akceli ekonomian evoluon; due, eksponi konfidon de Ĉinio kaj Eŭropo por kune antaŭenpuŝi la ĉiuflankajn strategiajn partnerajn rilatojn kaj senĉese profundigi duflankan kunlaboron; trie estas konfido por akceli solidarecon kaj kunlaboron de la internacia socio."

Ĉifoje du aktivadoj en la vizito estas atentataj, t.e. vizito al ĉefstabejo de EU kaj ĉeesto al jarkunveno de la Monda Ekonomia Forumo. Pro tio, ke prezidento de Francio, eksa deĵoranta prezidanta lando de EU, insiste intervidiĝis kun Dalai, la 11-a renkontiĝo de gvidantoj de Ĉinio kaj Eŭropo prokrastiĝis kaj okazis malhelpo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo. Ĉifoja vizito al ĉefstabejo de EU, Wen Jiabao intervidiĝos kun Jose Manuel Barroso, prezidanto de komitato de EU, kaj Javier Solana Madariaga, ĝenerala sekretario kaj altranga delegito pri diplomatia kaj sekureca politiko de konsilio de EU, kaj kun ili faros interfluon pri gvida principo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo kaj antaŭenpuŝo de profunda disvolviĝo de la rilatoj. Pri tio asistanto de ĉina eksterafera ministro Wu Hongbo manifestis ĉinan starpunkton al amaskomunikiloj ĉinaj kaj alilandaj:

"Post 30-jara disvolviĝo, Ĉinio kaj Eŭropo reciproke estas grava komerca partnero kaj meze de ili jam formiĝis reciprok-utila strukturo ĉiuflanka, diverstavola kaj vastkampa; en la nuna situacio, la du flankoj intime sin kontaktas, strategia komuna kono pliiĝas, bezono por kunlaboro plifortiĝas kaj komunaj interesoj plivastiĝas. En la pasinta jaro, inter la du flankoj okazis ia nekontentiga evento, tamen la ĉina flanko ĉiam kredas, ke direkto por disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo ne ŝanĝiĝas, volo por plifortigi kunlaboron kaj kune fronti al defio ne ŝanĝiĝas kaj ĉina alta atento al la ĉina-eŭropaj ĉiuflankaj strategiaj partneraj rilatoj ne ŝanĝiĝas."

Krom ĉefstabejo de EU, Wen Jiabao faros viziton ankaŭ al Svislando, Germanio, Hispanio kaj Britio.

Tio estas la unua fojo por Wen Jiabao ĉeesti al jarkunveno de la Monda Ekonomia Forumo en Davos en Svislando post lia enoficiĝo. La jarkunveno prenas "Rekonstrui Mondon post Krizo" kiel ĉeftemon kaj en la kunveno, oni diskutos pri rimedo por trakti minacon el pluapaŝa etendiĝo de financa krizo kaj monda ekonomia regreso.

En la jarkunveno, Wen Jiabao faros gravan prelegon kaj intervidiĝos kun prezidanto de la Monda Ekonomia Forumo Klaus Schwab. Li konigos al la internacia socio ĉinan rimedon kontraŭ la financa krizo kaj kune kun gvidantoj de pli ol 40 landoj kaj 200 registaraj oficistoj kaj respondeculoj de internaciaj organizoj diskutos pri kunlaboro por trakti la krizon.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040