La 27-an de januaro, ĉina ĉefministro Wen Jiabao atingis Zurikon kaj komencis sian oficialan viziton al Svislando. Tio estas la unuafoja vizito al Svislando fare de Wen Jiabao post kiam li fariĝis ĉefministro antaǔ 6 jaroj. Dum sia restado en Svislando, li ĉeestos al la jarkunveno de la Monda Ekonomia Forumo 2009.
Wen Jiabao faris ĉi-fojan viziton al Svislando laǔ invito de Hans-Rudolf Merz, prezidanto de la Svislanda Federacio. En sia skriba parolo en la aerodromo, Wen Jiabao diris, ke de la establiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Svislando antaǔ 59 jaroj, glate iras la dulandaj rilatoj. Li esprimis sian esperon, ke lia ĉi-foja vizito antaǔenpuŝos la amikajn kunlaborajn rilatojn disvolviĝi profunden.
|