china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto) Prezidanto de Svislanda Federacio interparolis kun ĉina ĉefministro Wen Jiabao
(GMT+08:00) 2009-01-28 15:23:50

Posttagmeze de la 27-a de januaro laŭ la loka tempo en Berno, Hans-Rudolf Merz, prezidanto de la Svislanda Federacio okazigis interparolon kun alvizitanta ĉina ĉefministro Wen Jiabao. La du flankoj unuanime esprimis kunlabori por trakti la internacian financan krizon kaj decidis starigi esploron pri plenumebleco de duflanka liber-komerca regiono en la posta duona jaro de 2009.

Post la interparolo ili kune intervidiĝis kun raportistoj. Hans-Rudolf Merz konigis, ke plifortigo de kunlaboro por kune fronti al defio kaj pasigi malfacilan tempon estas gravaj komunaj konoj.

Wen Jiabao diris, ke la du flankoj atingis unuanimecon pri starigo de esploro pri plenumebleco de dulanda liber-komerca regiono en la posta duonjaro de 2009 kaj tio enkorpigas komunan konon pri ligo de konkero de la nuna malfacilo kaj atento al longdaŭra kunlaboro kaj disvolviĝo. La du flankoj ankaŭ subskribis novan interkonsenton pri protekto de duflanka investo.

Wen Jiabao esprimis esperon, ke lia ĉifoja vizito transdonos al la eŭropa popolo ĉinan konfidon pri trakto al la internacia financa krizo kaj teno de ekonomia stabila kaj rapida evoluo; komunikos ĉinan konfidon por kune kun eŭropaj landoj trakti la financan krizon kaj antaŭenpuŝi la strategiajn kunlaborajn partnerajn rilatojn.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040