china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Kial altranga oficisto de la usona registaro ne volas veni al Davos
(GMT+08:00) 2009-01-28 17:04:43

En la 26-a de januaro, Monda Ekonomika Forumo konfirmis, ke du altrangaj oficistoj de la usona registaro pri ekonomio---financa sekretario Timothy Geithner kaj prezidanto de nacia ekonomia komisiono Lawrence Summers nuligis planon por partopreni en jarkunveno de la Monda Ekonomika Forumo 2009 en Davos kaj estas iu konsilanto de prezidento Obama, kiu ĉeestos al la jarkunveno. La jarkunveno en Davos okazanta en la 28-a estas la unua monda ekonomika soleno post enoficiĝo de la registaro de Obama kaj en la kunveno partoprenas delegitoj de pli ol 90 landoj kaj inter ili estas pli ol 40 registaraj ĉefoj. Kiel ununura superpotenco en la mondo, Usono tenas malaltan sintenon pri la jarkunveno kaj tio estas konsiderinda.

Laŭ ĝenerala opinio, la jarkunveno estas bonŝanco por la registaro de Obama manifesti sian reformado-porpledon kaj grandiozan planon al diversaj landoj de la mondo. En jarkunveno en la pasinta jaro, grupo gvidata de ŝtata sekretario Condoleezza Rice konsista el registaraj oficistoj, ekonomikistoj kaj magnatoj de entreprenoj ofte faris parolon kaj subtenis la usonan ekonomion, kiu estis dubata. Nun la usona ekonomia krizo en prognozo sin turnis al kruela fakto kaj la usona nova registaro diris nenion pri tio. Ankaŭ estas alia analizo, ke la usona nova registaro ĵus enoficiĝis kaj ne estas tempo por aperigo de ĝiaj politikoj.

En la posta duono de la pasinta jaro, komplete eksplodis financa krizo kaŭzita de usona krizo pri sekundara kredito kaj nun ĝi ankoraŭ plivastiĝas kaj etendiĝas de evoluintaj landoj al landoj de novleviĝantaj merkatoj kaj evoluantaj landoj, de financa kampo al reala ekonomia kampo. Povas esti dirite, ke Usono kaŭzis la krizon. Tamen post eksplodo de la krizo, Usono ĉiam provas transdoni krizon al aliaj landoj. Kontraŭ la krizo, okcidentaj landoj, kiaj Britio kaj Francio kaj evoluantaj landoj opinias, ke la nuna internacia financa sistemo urĝe bezonas esti reformata. En la jarkunveno en Davos, ĉiflanka diskuto estos grava enhavo kaj tio evidente ne konformas al gusto de Usono.

La usona registaro volas eviti respondon de aliaj flankoj. Ĉifoja jarkunveno ankaŭ diskutos pri gravaj problemoj, kiuj kaŭzos defion al la mondo en la estonteco. Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon, ĝenerala direktoro de Monda Komerca Organizo Pascal Lamy kaj aliaj respondeculoj de internaciaj organizoj ĉeestos al la jarkunveno por apelacii al la tuta terglobo trakti klimatan ŝanĝiĝon, grenan krizon kaj seriozan malhelpon al dohaa intertraktado.

En la fino de la kuranta jaro, UN okazigos konferencon pri klimata ŝanĝiĝo por diskuti pri aranĝo rilata al ellaso de forceja gaso en Kiota Protokolo, agado de Usono en tiu flanko ĉiam suferas riproĉon. En la fono de tutmonda ekonomia krizo, problemo pri malsato de miliardo da homoj estas alte atentata kaj usona plano pri bio-energio estas kritikata kiel "kapto de manĝaĵoj el buŝo de malriĉuloj". La dohaa intertraktado estas en stagno je 8 jaroj kaj usona starpunkto pri persisto en agrikultura subvencio estas unu el ĉefaj malhelpoj al la intertraktado.

En la jarkunveno, konflikto inter Palestino kaj Israelo en Gaza estas unu el gravaj temoj. Tiam israela prezidento Simon Peres kaj prezidanto de Ligo de Arabaj Landoj Amr Moussa eksplikos sian starpunkton. Kiel konate, Usono estas flanko, kiu havas potencan influon en la palestina-israela situacio. La konflikto kaŭzis morton kaj vundiĝon de grandnombraj civitanoj kaj usona rolo estas riproĉata de pluraj landoj. Se usonaj altrangaj oficistoj partoprenos en la jarkunveno, ili certe suferos premon.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040