china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉina ĉefministro apelaciis internacian socion firmigi fidon por antaŭenpuŝi novan kreskon de monda ekonomio
(GMT+08:00) 2009-01-29 16:38:57

La 28-an de januaro en Davos de Svislando, ĉina ĉefministro Wen Jiabao ĉeestis al la jarkunveno de Monda Ekonomia Forumo de 2009 okazanta en Davos kaj faris specialan parolon sub la titolo "Firmigu fidon, plifortigu kunlaboron kaj antaŭenpuŝu novan kreskon de monda ekonomio". Post konigo pri serio da politikoj kaj rimedoj prenitaj de Ĉinio kontraŭ internacia financa krizo, li esprimis, ke Ĉinio havas konfidon, kondiĉojn kaj kapablon por daŭre teni ekonomian stabilan kaj relative rapidan disvolviĝon kaj plue faros pozitivan kontribuon al monda ekonomia disvolviĝo.

Kiam etendiĝas la internacia financa krizo, la ĉeftemo de ĉi-foja jarkunveno estas "Remodlu la mondon post krizo". 2 500 gastoj el 96 landoj ĉeestas al la jarkunveno, inkluzive de pli ol 40 registaraj ĉefoj, pli ol 30 respondeculoj de internaciaj organizoj kaj estroj de centraj bankoj kaj financaj ministroj de preskaǔ 40 landoj. Tio estas la unua fojo, ke Wen Jiabao ĉeestis al la jarkunveno de la forumo kiel ĉina ĉefministro.

En la jarkunveno Wen Jiabao faris specialan parolon laŭ invito de prezidanto de la Monda Ekonomia Forumo Klaus Schwab. En sia parolo, Wen Jiabao malkaŝe analizis kialojn de la internacia financa krizo. Li opinias, ke oni devas ĝuste trakti rilatojn inter deponado kaj konsumado, rilatojn inter financa kreado kaj financa superrigardado kaj tiujn inter virtuala ekonomio kaj reala ekonomio kaj trovi rimedojn por solvi la krizon el bazo.

Wen Jiabao konigis serion da politikoj kaj rimedoj prenitaj de Ĉinio kontraŭ la krizo per grandnombro da ciferoj kaj konkretaj faktoj. Fakte por taŭge trakti la krizon, Ĉinio jam metas plivastigon de interna bezono kiel bazan punkton por akceli ekonomian kreskon, rilatigas venkon de la nuna malfacilo kun akcelo de longdaŭra disvolvo, ĝustatempe reguligas tendencon de makroskopa politiko, praktikas pozitivan financan politikon kaj malstreĉan monan politikon, rapide ellaboris dek rimedojn por plivastigi internan bezonon, elmetis dujaran planon valoran je 4 000 miliardojn da juanoj de renminbi, sinsekve ellaboris kaj praktikas serion da politikoj kaj formis sisteman aron da planoj por akceli relative rapidan ekonomian disvolviĝon. Tial fronte al dubo de la internacia publika opinio pri ĉina ekonomia situacio, Wen Jiabao donis klaran respondon:

"Ĉu ĉina ekonomio povos plue teni stabilan kaj relative rapidan disvolviĝon? Iuj eble dubas, sed mi povas doni konfirman respondon. Ni estas plenaj de fido. Ni tute havas fidon, kondiĉojn kaj kapablon por daŭre teni ekonomian stabilan kaj relative rapidan disvolviĝon kaj plue faros pozitivan kontribuon al monda ekonomia disvolviĝo."

Wen Jiabao emfazis, ke nun oni devas praktiki vastajn komunajn konojn atingitajn en la pinta konferenco de gvidantoj de la Grupo 20 pri financa merkato kaj monda ekonomio. Pri tio, Wen Jiabao elmetis kvin proponojn.

"Unue, profundigi internacian ekonomian kaj komercan kunlaboron kaj antaŭenpuŝi sanan disvolviĝon de plurflanka komerca sistemo; due, antaŭenpuŝi reformadon de internacia financa sistemo kaj rapidigi establon de nova internacia financa ordo; trie, plifortigi internacian financan superrigardan kunlaboron kaj eviti akumulon kaj plivastigon de financa risko; kvare, praktike protekti interesojn de evoluantaj landoj kaj akceli komunan disvolvon de monda ekonomio; kvine, kune trakti tutmondajn problemojn kaj konstrui belan hejmĝardenon de la homaro."

La parolo de Wen Jiabao akiris altan laŭdon kaj aprobon de ĉeestantoj. Klaus Schwab diris, ke ĉefministro Wen Jiabao alportis fidon kaj esperon al la jarkunveno.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040