china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinio kaj Germanio devas fortigi ekonomian kunlaboron
(GMT+08:00) 2009-02-02 15:19:03

    La 29-an de januaro laŭ la loka tempo, inaŭguriĝis la 5-a Ekonomia kaj Teknika Kunlabora Forumo inter Ĉinio kaj Germanio en Berlino. Preskaŭ 400 homoj, inkluzive de ĉefministroj de la du landoj kaj entreprenistoj, specialistoj, erudiciuloj kaj registaraj oficistoj, ĉeestis al la forumo. Ĉina ĉefministro Wen Jiabao opiniis, ke Ĉinio kaj Germanio povas fortigi ekonomian kaj teknikan kunlaboron en respondo al la financa krizo por antaŭenpuŝi ekonomion de la du landoj multe disvolviĝi. Germana ĉefministro Angela Merkel montris, ke Germanio devas teni intimajn kunlaborajn rilatojn kun Ĉinio. Nun bonvole aŭskultu la detalan raporton.

Kvankam kontinue disvolviĝas la internacia financa krizo, tamen en la 5-a Ekonomia kaj Teknika Kunlabora Forumo inter Ĉinio kaj Germanio okazinta en germana Ekonomia Ministerio, la delegitoj de la du landoj faris profundan kaj varman diskutadon pri elektronika informo, biomedikamento, medi-proktekto kaj cirkula ekonomio, bazaj instalaĵoj kaj energio. Ĉina ĉefministro Wen Jiabao multfoje ĉeestinta al la forumo havas fidon pri komuna respondo al la financa krizo de Ĉinio kaj Germanio. Li diris en la prelego,

"Intimaj ekonomiaj rilatoj ĉiam estas kerna subtenilo de la duflankaj rilatoj inter Ĉinio kaj Germanio. Ni tre ĝojas vidi, ke de la lastaj jaroj realiĝas nova disvolviĝo de la ekonomia kaj teknika kunlaboro inter Ĉinio kaj Germanio. Ni devas transdoni la firman volon al la mondo por venki la financan krizon, sendi pozitivan signalon por altigi fidon de produktantoj, investantoj kaj konsumantoj. La du landoj povas fortigi akordigon kaj kunlaboron en internacia kunlaboro por respondi al la krizo, fortigi ekonomian kaj teknikan kunlaboron kaj antaŭenpuŝi la ekonomion de la du landoj multe disvolviĝi."

Fakte Ĉinio kaj Germanio estas plej grandaj regionaj komercaj partneroj reciproke. Kvankam la komercado estis influata de la internacia financa krizo en la lasta jaro, tamen la duflanka komerca sumo superis cent miliardojn da usonaj dolaroj.

Menciante pri ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj Germanio Wen Jiabao esprimis, ke Ĉinio ne strebas al komerca favora saldo. La ĉina registaro sendos aĉetdelegacion al Germanio por importi germanajn produktaĵojn, teknikojn kaj instalaĵojn. Li prezentis 5 proponojn por antaŭenpuŝi la ekonomion de la du landoj. Tiuj proponoj ne nur estas direktata al ekonomia kaj teknika kunlaboro inter Ĉinio kaj Germanio, sed ankaŭ inkludas esperon de Ĉinio pri ekonomia kaj komerca kunlaboroj inter Ĉinio kaj Eŭropo. Li diris,

"Eŭropaj entreprenoj povas grandigi eksportadon de progresemaj teknikoj al Ĉinio. Tiamaniere Germanio povas ne nur forigi sian malfacilon, sed ankaŭ kontentigi la postulon de la ĉina merkato. La ĉina registaro jam prenis protektadon de intelekta proprieto kiel ŝtatan strategion. Ni esperas, ke EU plifrue forigos limigon pri eksportado de teknikaj produktaĵoj al Ĉinio."

Cetere, Wen Jiabao ankaŭ konigis serion da politikoj prenitajn de Ĉinio por respondi al la internacia financa krizo. Li emfazis, ke tiuj politikoj liveros plimultajn investajn ŝancojn kaj pligrandan merkaton por fremdlandaj entreprenoj.

Germana ĉefministro Merkel esprimis, ke por Germanio estas tre grave teni intimajn kunlaborajn rilatojn kun Ĉinio. La internacia financa krizo estas tutgloba defio kaj necesa akordiga agado de diversaj landoj kontraŭ tio.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040