china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinio kaj EU emfazis alte taksi rilatojn inter du flankoj laŭ tutgloba kaj strategia alteco
(GMT+08:00) 2009-02-02 15:19:03

La 30-an de januaro, ĉina ĉefministro Wen Jiabao vizitis la ĉefstabejon de EU en Bruselo. Post interparolo la gvidantoj de Ĉinio kaj EU difinis fortigon de kunlaboro kaj forigon de malfacilo kiel centran taskon de nunaj rilatoj inter Ĉinio kaj EU kaj alte taksi la rilatojn inter la du flankoj laŭ tutgloba kaj strategia alteco. Samtempe la gvidantoj de Ĉinio kaj EU ankaŭ atingis komunajn opiniojn pri okazigo de la 11-a pinta konferenco de la gvidantoj de la du flankoj. Nun bonvole aŭskultu la detalan raproton.

Dum la vizito, Wen Jiabao faris intervidiĝojn respektive kun prezidanto de Komitato de EU Jose Manuel Barroso, ĝenerala sekretario de Konsilio de EU kaj altranga delegito respondeca pri diplomatiaj kaj sekurecaj politikoj Javier Solana Madariaga kaj prezidanto de deĵoranta prezidanto-lando de EU kaj ĉefministro de Ĉeĥio Mirek Topolanek. Post profunda interfluo de la gvidantoj de la du flankoj Ĉinio kaj EU publikigis komunan deklaron emfazantan alte taksi la rilatojn inter la du flankoj laŭ tutgloba kaj strategia alteco, fortigi efikan kunlaboron kaj kune respondi al la internacia financa krizo.

Laŭ komuna esprimo de la du flankoj, en la situacio de tutmondiĝo kaj rapida ŝanĝiĝo de internacia aranĝo, la rilatoj inter Ĉinio kaj EU jam superis duflankan amplekson kaj havas pli kaj pli gravan tutgloban strategian signifon. Prezidanto de Komitato de EU Barroso opiniis, ke la nuna mondo vizaĝas al multe da defioj. Estas plie evidenta la reala signifo de la kunlaboro inter Ĉinio kaj EU.

"EU kaj Ĉinio profitias per intimaj kunlaboroj. Tiuj kunlaboroj estas tre gravaj por la du flankoj, eĉ por la tuta internacia socio. Se ne troviĝus forta kunlaboro inter Ĉinio kaj EU, ne estos solvitaj la diversaj defioj en la mondo."

Post pli ol 30-jara disvolviĝo Ĉinio kaj EU jam estas gravaj komercaj partneroj reciprokaj. Antaŭ 5 jaroj ĉina ĉefministro Wen Jiabao pene akcelis, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj EU eskaladiĝu al ampleksaj strategiaj partneraj rilatoj. Wen Jiabao opiniis, ke la influo de la rilatoj inter Ĉinio kaj EU daŭre disvolviĝos.

"La ĉina registaro ĉiam prenas disvolvon de la rilatoj kun EU kiel strategian ĉefpunkton en diplomatia politiko. Multigo de reciproka konfido kaj fortigo de kunlaboro inter plej granda lando-grupo kaj plej granda evoluanta lando certe havas gravan influon al tutmondaj paco, stabileco kaj prospero."

En la komuna deklaro, la du flankoj emfazis fortigi akordigon de makroskopaj ekonomiaj politikoj, pene forigi la financan krizon kaj pluapaŝe antaŭenpuŝi oportuniĝon kaj liberiĝon de komercado kaj investado. Tiutage Ĉinio kaj EU ankaŭ subskribis kelkajn duflankajn dokumentojn pri kunlaboroj en multe da kampoj.

En la intervidiĝo, la gvidantoj de Ĉinio kaj EU faris du gravajn decidojn. Unue, oni okazigos 2-an altrangan dialogon inter Ĉinio kaj EU pri ekonomio kaj komerco en aprilo. Due, oni plifrue okazigos la 11-an pintan konferencon de gvidantoj de la du flankoj. Barroso opiniis, ke la du decidoj havas specialan politikan signifon.

Menciante pri la iama repuŝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj EU Wen Jiabao emfazis, ke li havas fidon pri la kunlaboro inter la du flankoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040