china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Wen Jiabao intervidiĝis kun "glacirompantoj" de komercado inter Britio kaj Ĉinio
(GMT+08:00) 2009-02-02 15:19:03

La 31-an de januaro laŭ la loka tempo, ĉina ĉefministro Wen Jiabao atingis Londonon kaj komencis oficialan viziton al Britio. La unua aktivado de Wen Jiabao estas intervidiĝo kun pioniroj de komercado inter Britio kaj Ĉinio. Ili estas prezidanto de Klubo de 48 Grupoj Jack Perry kaj delegitoj de junaj glacirompantoj. En la intervidiĝo, Wen Jiabao emfazis, ke Ĉinio ne strebas al komerca favora saldo kaj esperas importi grandnombron da teknikoj, instalaĵoj kaj produktaĵoj el Britio kaj EU. Nun bonvole aŭskultu la detalan raporton.

En la 50-aj jaroj de la pasinta jarcento, kiam Ĉinio kaj Britio ankoraŭ ne establis diplomatiajn rilatojn, iuj britaj komercistoj trarompis la komercan punadon al Ĉinio kaj fariĝis unua parto de komercistoj farantaj negocadon kun nova Ĉinio. Ili ankaŭ establis Klubon de 48 Grupoj kaj konstruis ponton inter Ĉinio kaj Britio. Oni nomis ilin "glacirompantoj". La klubo starigis organizon de Junulara Glacirompanto en la lasta jaro. La prezidanto de la klubo Perry konigis al Wen Jiabao, ke oni establis tiun organizon akcelantan interfluon inter junuloj de Ĉinio kaj Britio, ĉar ĉefministro Wen Jiabao prezentis iun proponon antaŭ 3 jaroj.

"En la lasta renkontiĝo, ni menciis pri la restanta problemo en la historio. Mi demandis vin, kiel oni solvu la problemon? Tiam post momenta pensado vi respondis, ke la problemo devas esti solvita de junuloj, ĉar ili havas pli klaran penson kaj ne estas barita de historia antaŭjuĝo. Aŭdinte viajn vortojn ni faris longtempan pensadon kaj esploradon por realigi la celon. Fine ni decidis establi Organizon de Junulara Glacirompanto. La orgnaizo daŭrigos la laboron de Klubo 48 Grupoj."

En la intervidiĝo, Wen Jiabao faris preskaŭ 1-horan interfluon kun la delegitoj de junaj glacirompantoj. Ili kune diskutis pri ekonomia kaj komerca kunlaboro, interfluo pri kulturo kaj edukado kaj kurzo de renminbi. Wen Jiabao emfazis, ke Ĉinio oponas kontraŭ komerca protektismo kaj ne strebas al komerca favora saldo.

"Mi serioze deklaris, ke la ĉina registaro ne strebos al komerca favora saldo kaj ne disvolvos komercan protektismon. La ĉina registaro esperas importi grandnombron da teknikoj, instalaĵoj kaj produktaĵoj el Britio kaj EU."

Menciante pri la kurzo de renminbi Wen Jiabao diris, ke pro la tutgloba financa krizo teni stabilan kurzon de renminbi utilas por la monda ekonomio.

"Ni faris sisteman reformadon por la kurzo de renminbi. Ni praktikas varian kurzan sistemon laŭ la postulo de la merkato. Tio estas ĝusta kaj konformas al la ŝtata situacio de Ĉinio. Mi opinias, ke en la periodo de financa krizo, estas tre grave teni stabilan kurzon de renminbi en racia nivelo."

Cetere Wen Jiabao esprimis ankaŭ, ke Ĉinio establos iun junularan organizon sub la Ĉina Konsilio por Akceli Internacian Komercon por fari interfluon kun la Organizo de Junulara Glacirompanto.

Tiutage Wen Jiabao ankaŭ vizitis oficistojn de ĉinaj financaj organizoj en Britio kaj esperis, ke ili daŭre insistos je orientilo de stabila komercado. Li emfazis, ke la financaj organizoj nepre garantiu kvaliton de la kapitaloj kaj fortigu inspektadon kaj administradon de komercado.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040