china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Vojaĝo de konfido fare de Wen Jiabao havas gravan signifon
(GMT+08:00) 2009-02-03 17:38:42
La 3-an de februaro ĉina ĉefministro Wen Jiabao revenis al Ĉinio post la vizito al Svislando, Germanio, Hispanio, Britio kaj ĉefstabejo de Eŭropa Unio. La vojaĝo de konfido fare de Wen Jiabao ne nur altigis la memfidon de Ĉinio kaj Eŭropo kontraŭ la financa krizo, sed ankaŭ firmigis memfidon de la du flankoj por komplete antaŭenpuŝi la strategiajn partnerajn rilatojn kaj senĉese profundigi la kunlaboron. Pri signifo de la vizito nia radio intervjuis sinjoron Xing Hua, direktoron de la centro pri Eŭropa Unio sub la ĉina instituto pri internaciaj problemoj. Bonvolu aŭskulti detalan raporton!

La vizito de Wen Jiabao estas nomata vojaĝo de konfido, tial "konfido" fariĝis ŝlosila vorto de la vojaĝo. En pluraj okazoj li menciis, ke necesas memfido por venki la financan krizon, kaj prezentis plurajn konkretajn rimedojn por akceli disvolviĝon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio. Ĉio ĉi firmigis la memfidon de la du flankoj profundigi la kunlaboron kaj disvolvi la interrilatojn. Parolante pri rikolto de la vojaĝo sinjoro Xing Hua diris:

"La vizito de Wen Jiabao gajnis plenan sukceson por fortigi la memfidon en tri flankoj. Unue, pro la vizito eŭropanoj vidis la memfidon de Ĉinio venki la financan krizon kaj fari kontribuon al la internacia socio; due, la vizito akcelis memfidon de la internacia socio solidariĝi kontraŭ la financa krizo; kaj cetere, la vizito ankaŭ altigis la memfidon de Ĉinio kaj Eŭropa Unio komplete antaŭenpuŝi la strategiajn partnerajn rilatojn.

Internacia financa krizo alportis senprecedencan defion al diversaj landoj. Dum la vizito de Wen Jiabao, Ĉinio kaj Eŭropa Unio atingis komunan konon, nome kontraŭ la financa krizo fortigo de kunlaboro kaj komuna venko super la malfacilo devas fariĝi la centra tasko en la nunaj rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo. Xing Hua opiniis, ke en la flanko de trakto de la financa krizo, Ĉinio kaj Eŭropa Unio povas fari vastan kunlaboron. Li diris:

"En la flanko de komuna kunlaboro por trakti la financan krizon, Ĉinio kaj Eŭropo havas tre vastajn komunajn interesojn, Eŭropo havas multajn esperojn al Ĉinio, ankaŭ Ĉinio esperas interfluigi spertojn kun Eŭropo. Unue pri internacia konferenco, Ĉinio kaj Eŭropo kune akcelas la internacian socion fortigi kunlaboron por trakti la nunan financan krizon kaj oponi kontraŭ komerca protektismo, aperinta en la nuna situacio. Laŭ konkretaj komercaj rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo, ni citiu kiel ekzemplon la komunan deklaron, publikigitan de Ĉinio kaj Germanio post la vizito de Wen Jiabao, Ĉinio kaj Germanio alprenis tre konkretajn rimedojn por pluapaŝe disvolvi reciprokan investon, Ĉinio ankaŭ esprimis, ke Ĉinio sendos aĉetan delegacion al Eŭropo por aĉeti pli da eŭropaj progresintaj teknikoj, instalaĵoj kaj aliaj produktaĵoj, tio havas tre pozitivan rolon por redukti ĉinan komercan favoran saldon al landoj de Eŭropa Unio kaj pli sane kaj ĉiuflanke disvolvi la komercon inter Ĉinio kaj Eŭropo."

Dum la vizito de ĉefministro Wen Jiabao, gvidantoj de Ĉinio kaj Eŭropo faris du gravajn decidojn, la unua estas, ke oni okazigu la duan ekonomian kaj komercan altnivelan dialogon inter Ĉinio kaj Eŭropo, la dua estas, ke oni frue okazigu la 11-an intervidiĝon de ĉinaj kaj eŭropaj gvidantoj en la kuranta jaro.

Dank' al 30-jara disvolvo, la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo jam formis ĉiudimensian, vastkampan kaj multtavolan situacion kun reciproka utilo kaj kunlaboro, en la fono de tutmondiĝo kaj rapide ŝanĝiĝanta internacia situacio, la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo jam superis duflankan kategorion kaj havas pli kaj pli gravan tutgloban strategian signifon.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040