china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

"Rigardu Ĉinion laŭ vidpunkto de disvolvado"
(GMT+08:00) 2009-02-03 17:38:42

La 2-an de februaro en la brita fama Universitato de Kembriĝo, ĉina ĉefministro Wen Jiabao vizitanta al Britio faris la prelegon titolitan "Rigardu Ĉinion laŭ vidpunkto de disvolvado". En sia prelego Wen Jiabao akcentis, ke la nuna ĉefa tasko estas kunlabore trakti la financan krizon por kune pasigi la malfacilan tempon. Karaj aŭskultantoj, nun bonvole aŭskultu detalan raporton.

Wen Jiabao unue konigis la historion kaj aktualan staton de Ĉinio. Li diris, ke dank' al pli ol duonjarcenta penega strebado, Ĉinio grande disvolviĝis kaj ekonomia totala sumo troviĝas en la antaŭa vico de la mondo, sed Ĉinio ankoraŭ estas evoluanta lando kaj havas multan distancon de evoluintaj landoj. Li promesis, ke Ĉinio por ĉiam persistos en la orientilo de reformado kaj enteneco, disvolviĝos harmonie kune kun la mondo kaj progresos kune kun aliaj landoj.

"Potenco certe estas hegemonio, tio ne estas taŭga por Ĉinio. Hegemoniigo observas nek nian kulturan tradicion, nek malobservas volon de la ĉina popolo. Ĉina disvolvo nek damaĝas iun ajn homon, nek minacas iun ajn homon. Ĉinio volas esti paca, lerna kaj kunlabora granda lando kaj sin deciĉas al konstruado de harmonia mondo."

Parolante pri la financa krizo, Wen Jiabao montris, ke por trakti la tutmondan financan krizon, necesas pliigo de kunlaboro. Kaj la nuna ĉefa tasko estas kunlabore trakti la financan krizon por kune pasigi la malfacilan tempon. Li diris:

"La ĉina registaro pledas por, unue, trakti proprajn aferojn kaj ne ĝeni aliajn landojn; due, sincere kunlabori; kaj trie, solvi problemojn fundamente. Mi jam reasertis en jarkunveno de Monda Ekonomia Forumo en Davos, ke necesas fari reformadon al la internacia valuta kaj financa sistemo, starigi la justan, entenan kaj ordan novan internacian financan ordon kaj krei sisteman medion utilan al la tutgloba ekonomia evoluado."

Wen Jiabao konigis ankaŭ rimedojn, alprenitajn de Ĉinio por trakti la financan krizon. Li diris, ke kontraŭ la krizo, la ĉina registaro decideme faris decidon, ĝustatempe reguligis direkton de makroskopa ekonomia politiko, rapide ellaboris dek rimedojn pri plivastigo de interna bezono, sinsekve ellaboris serion da politikoj kaj formis sisteman kaj integran serion da planoj por akceli ekonomian stabilan kaj relative rapidan disvolviĝon.

Wen Jiabao diris, ke la financa krizo avertis, ke oni faru profundan sinekzamenon pri la nunaj ekonomiaj sistemo kaj teorio.

En sia prelego, Wen Jiabao emfazis, ke difektiĝo de moraleco estas profunda kialo, kiu kaŭzis ĉifojan financan krizon. Por efike trakti la krizon, nepre necesas ankaŭ alte taksi la rolon de virto.

Parolante pri la nunaj rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo, Wen Jiabao diris:

"Kunlaboro inter Ĉinio kaj Eŭropo jam staras sur nova historia startpunkto. Mi plenas de fido pri disvolvo de la ĉiuflankaj strategiaj partneraj rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo. Inter ni ne ekzistas historiaj restaj problemoj, ne ekzistas bazaj interesaj konfliktoj. La kunlabora bazo estas firma kaj perspektivo brila."

Fine, Wen Jiabao apelaciis, ke ĉinaj kaj britaj junuloj reciproke lernu kaj kune akcelu disvolviĝon de la dulandaj rilatoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040