china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

"Konfida Vojaĝo" de Wen Jiabao en Eŭropo manifestis kontribuon de Ĉinio dum krizo
(GMT+08:00) 2009-02-04 16:31:00
La 3-an de februaro ĉina ĉefministro Wen Jiabao finis sian "Konfidan Vojaĝon" al Eŭropo kaj revenis al Pekino. En la pasintaj 7 tagoj Wen Jiabao kondukis pli ol 60 aktivadojn en Svislando, Germanio, ĉefstabejo de Eŭropa Unio, Hispanio kaj Britio. Pere de ĉifoja vojaĝo, Ĉinio manifestis sian kontribuon al la mondo por ŝanĝi la defion en la ŝancon per praktikaj agoj kaj komune trakti la tutgloban financan krizon. Ĉinio kaj Eŭropa Unio ambaŭ refoje determinis la komunajn interesojn kaj devojn. Nun bonvole aŭskultu nian detalan raporton.

Unu el la celoj de ĉifoja vojaĝo al Eŭropo fare de Wen Jiabao estas akceli la internacian socion pliigi la konfidon, plifortigi la kunlaboron kaj kune konkeri la krizon. Antaŭ ol fini la vojaĝon al Eŭropo, Wen Jiabao diris al ĵurnalistoj, ke "Konfida Vojaĝo" akiris sukceson. Li diris:

"Okaze de la ĉina Printempa Festo mi vizitas Eŭropon, kun la deziro de amikeco, konfido kaj kunlaboro. Miaopinie la vizito estas sukcesa. La eŭropa ekonomio kaj la ĉina ekonomio ambaŭ posedas grandegajn potencialajn fortojn en la evoluado, kaj ankaŭ grandegajn kapablojn por trakti la krizon. Fronte al la financa krizo kaj aliaj multaj tutglobaj defioj, Ĉinio kaj la mondo nun unuiĝas per senprecedenca rapido."

Dum la vizitado, en diversaj okazoj Wen Jiabao konigis pri serio da politikoj kaj rimedoj de Ĉinio, kaj elmetis proponojn pri rezistado al la financa krizo per la internacia kunlaboro. Pri tio Wen Jiabao resumis:

"La tuta mondo atentas pri tio, kiamaniere Ĉinio reagas kontraŭ ĉifoja krizo, kaj esperas, ke Ĉinio faru pli grandajn kontribuojn al la monda ekonomia kresko. Miaopinie, tio estas kuraĝigo al Ĉinio. Mi nun volas diri: unue Ĉinio bone faros proprajn aferojn kaj ne aldonos ĝenon al la mondo, tio estos nia plej granda kontribuo; due Ĉinio devas, kune kun la internacia socio, fortigi akordiĝon kaj kunlaboron, komune akceli la mondan ekonomion pli frue revigliĝi, kaj impulsi la internacian financan sistemon progresi en la direkto de egaleco, justeco, indulgemo kaj bonordo; trie en la malfacila tempo oni devas pli multe zorgi la interesojn de evoluantaj landoj, precipe de la malriĉaj landoj, kaj efektive plenumi la promeson pri helpado, por ke la mondo sentu varmon en la frosta vintro el la krizo."

Dum la vizitado fare de Wen Jiabao, subskribiĝis 38 dokumentoj pri la kunlaboro kun la totala monsumo de 15 miliardoj da juanoj. Krome Wen Jiabao decidis ekspedi ĉinajn delegaciojn al Eŭropo por aĉeti teknikojn, ekipaĵojn kaj varojn.

Krom reagi kontraŭ la financa krizo, ankaŭ projekti perspektivon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio en la nova situacio estas unu el la celoj de ĉifoja vojaĝo de Wen Jiabao. Li diris:

"Dum la vizitado, mi sincere interŝanĝis opiniojn kun pluraj gvidantoj de membrolandoj kaj institucioj de Eŭropa Unio, kaj ni same opinias, ke en pli ol 30 jaroj post la establo de diplomatiaj rilatoj inter ambaŭ flankoj, dialogo kaj kunlaboro estas la ĉefa fluo kaj atingo estas eksterordinara, tio ne nur alportis grandegajn profitojn al ambaŭ flankoj, sed ankaŭ starigis la ekzemplon de duopa venko por la internacia socio. Ĉinio kaj Eŭropa Unio devas kondensi la kunlaboran forton, firmigi la konvinkiĝon pri la duopa venko, kaj kontribui por harmonio kaj daŭrigebla evoluado de la mondo."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040