china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Stato de Malio kaj rilatoj inter Ĉinio kaj Malio
(GMT+08:00) 2009-02-05 14:30:13

Malio troviĝas en interno ĉe la suda limo de afrika okcidenta Saharo, ĝi areas je pli ol 1,24 miliono da kvadrataj kilometroj kaj havas 13,52 milionojn da loĝantoj, ĝia ĉefurbo estas Bamako.

En la fino de la 19-a jarcento, Malio fariĝis kolono de Francio. En la 22-a de septembro de 1960, ĝi deklaris sendependiĝon. La 8-an de junio de 2002, la nuna prezidento Amadou Toumany Toure ĵuris enoficiĝon. Malio plenumas la eksteran politikon de sendependeco, paco, bonnajbara amikeco kaj nealianciĝo, pledas por respekti ŝtatan suverenecon, ne interveni en internajn aferojn de aliaj landoj, solvi internaciajn disputojn kaj regionan konflikton per paca metodo, kaj ĝi fortigas afrikan unuiĝon, akcelas bonnajbaran amikecon kaj aktive antaŭenpuŝas afrikan integrigon. Malio estas unu el la kreintoj de la Movado de Ne-aliancado, pledas por protekti la movadon kaj igi, ke la movado ludu pli gravan rolon sur la internacia scenejo.

Malio estas unu el la plej neevoluantaj landoj, publikigitaj de UN. Ekonomie, agrikulturo kaj paŝtado estas ĉefaj, Malio ne povas provizi grenon al si mem, ĝi estas la afrika ĉefa produktejo de oro kaj kotono. En la lastaj jaroj, Malio forte disvolvis agrikulturon, fortigis konstruadon de bazaj instalaĵoj de trafiko, elektroenergio kaj telekomunikado kaj aktive plibonigis investan medion.

La 25-an de oktobro de 1960, Ĉinio kaj Malio establis la diplomatiajn rilatojn. Post tiam, la dulandaj rilatoj ĉiam sane kaj stabile disvolviĝas antaŭen. Ĉinio helpis al Malio konstrui fabrikojn pri tekstilo, sukero, ledo kaj medikamento, sportejon kaj parlamentan halon. En la unuaj dek monatoj de la jaro 2008, la dulanda komerca sumo atingis 203 milionojn da usonaj dolaroj, pli multe je 59% ol tiu en la sama periodo de la jaro 2007.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040