Senegalio situas en la okcidenta parto de Afriko. Ĝi najbaras norde kun Maŭritanio trans Senegalo, oriente kun Malio, sude kun Gvineo kaj Gvineo-Bisaŭo kaj okcidente frontas al Atlantiko. Lando kun la areo de 196 700 kvadrataj metroj havas 10,85 milionojn da loĝantoj. La oficiala lingvo estas la franca. 90% de la loĝantaro estas islamanoj. La ĉefurbo de Senegalio estas Dakaro.
Senegalio estas unu el la plej subevoluantaj landoj, publikigitaj de UN. Ĝi havas kompletan ekonomion kaj industrian bazon. Agrikulturaj produktaĵoj ĉefe estas arakido, kotono, milio, sorgo, maizo kaj manioko.
La fremdvaluta enspezo de Senegalio venas ĉefe el eksporto de fiŝaĵoj, arakidoj, fosfato kaj turismo. Fiŝkaptado estas la plej granda industrio laŭ la fremdvaluta enspezo, kaj ĉirkaŭ 15% de la loĝantaro okupiĝas pri fiŝkaptado. Turismo estas la dua industrio. En la jaro 2003 la turisma enspezo atingis 190 milionojn da usonaj dolaroj kaj oni akceptis 418 300 vizitantojn ĉefe el Francio, Belgio, Svisio kaj Germanio. Enoficiĝinte kiel la senegalia prezidento, Abdoulaye Wade difinis la ĉefan celon pliigi dungitecon kaj redukti malriĉecon kaj vokis forte konstrui bazajn instalaĵojn.
En la 19-a jarcento Senegalio fariĝis kolonio de Francio, kaj aŭguste de 1960 ĝi sendependiĝis. Senegalia prezidento, kiu funkcias kiel ŝtatestro kaj la plej alta gvidanto de la registaro kaj armitaj fortoj, estas elektita per ĝenerala balotado por la servdaŭro de 7 jaroj kaj povas esti elektata por sinsekvaj servdaŭroj. La nacia asembleo estas la plej alta leĝdona institucio de la ŝtato. La nuna prezidento estas Abdoulaye Wade. Diplomatie la lando sekvas la ne-aliancan politikon, opiniante, ke demokratio kaj diverseco de la internaciaj rilatoj estas la grava faktoro por stabiligi la mondon. Senegalio aprobas protekti la afrikan solidarecon kaj antaŭenpuŝas la ekonomian integrecon, suda-nordan dialogon, suda-sudan kunlaboron kaj starigon de la nova internacia politika kaj ekonomia ordo. Daŭrigante la tradiciajn rilatojn kun Francio, Senegalio vigle disvolvas la rilatojn kun Usono kaj atentas tiujn kun siaj najbaroj.
En la 7-a de decembro, 1971, Ĉinio kaj Senegalio establis la diplomatajn rilatojn. La 3-an de januaro, 1996, la senegalia registaro subskribis kun la taiwan-a instanco la komunikaĵon pri restarigo de la interrilatoj, kaj poste la ĉina registaro deklaris rompi la diplomatiajn rilatojn kun Senegalio. La 25-an de oktobro, 2005, la du landoj subskribis komunikaĵon pri restarigo de la diplomatiaj rilatoj. La senegalia prezidento Abdoulaye Wade vizitis Ĉinion junie de 2006 kaj ĉeestis al la pekina pintkunveno de la ĉina-afrika kunlabora forumo. |