china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Skize pri Tanzanio kaj rilatoj inter Ĉinio kaj Tanzanio
(GMT+08:00) 2009-02-06 11:04:25

Tanzanio konsistas el Tanganjiko kaj Zanzibaro, sidas en la afrika orienta regiono, ĝi areas je pli ol 945 mil kvadrataj kilometroj kaj havas 37 milionojn da loĝantoj, la ĉefurbo estas Daressalamo.

Tanzanio estas unu el la plej subevoluantaj landoj, publikigitaj de UN, kaj ekonomie agrikulturo estas ĉefa. En normalaj tagoj, Tanzanio apenaŭ provizas grenon al si mem. Sed ĝi havas abundajn mineralajn kaj turismajn riĉfontojn, afrikaj tri grandaj lagoj Victoria, Tanganyika kaj Malawi tute sidas ĉe ĝia landlima linio, ankaŭ fama afrika plej alta monto Kilimanĝaro troviĝas en Tanzanio.

De la lastaj jaroj, la tanzania politika situacio estas baze stabila. En decembro de 2005, la nuna prezidento Jakaya Mrisho Kikwete ĵuris enoficiĝon. Tanzanio plenumas ne-aliancan kaj bonnajbaran amikan diplomatian politikon, pledas por disvolvi amikajn kunlaborajn rilatojn sur la bazo de neinterveno en internajn aferojn kaj reciproka respekto de suvereneco. La tanzania diplomatia politiko estas pli kaj pli praktika, kaj emfaza al tio, ke ekonomia intereso estas kerna, samtempe oni grave kreas bonnajbaran amikecon kaj plenforte akcelas regionan ekonomian kunlaboron.

De la establo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Tanzanio en 1964, la du landoj glate disvolvas la amikajn kunlaborajn rilatojn sur ekonomia, politika kaj aliaj kampoj, kaj reciproka vizito de gvidantoj estas ofta. En junio de 2006, ĉina ĉefministro Wen Jiabao oficiale vizitis Tanzanion, kaj la du landoj publikigis komunan komunikon. En aprilo de 2008, tanzania prezidento Jakaya Mrisho Kikwete faris ŝtatan viziton al Ĉinio. Tanzanio estas la plej granda lando helpata de Ĉinio en Afriko. En la unuaj dek monatoj de la jaro 2008, la dulanda komerca sumo estis 890 milionoj da usonaj dolaroj, pli multa je 41% ol tiu en la sama periodo de la jaro 2007.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040