china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Skize pri Maŭricio kaj ĝiaj rilatoj kun Ĉinio
(GMT+08:00) 2009-02-06 14:46:56

Maŭricio estas insula lando en la afrika suda regiono, ĝi sidas en la sudokcidenta regiono de Hindia Oceano, kaj ĝia areo estas 2 040 mil kvadrataj kilometroj.

En 1598, la tero estis regata de Nederlando kaj titolita "Maŭricio". En 1715, Maŭricio estis okupata de Francio kaj renomata "Franca Insulo". En 1814, ĝi fariĝis kolonio de Britio kaj estis retitolita per la nuna nomo. En marto de 1968, Maŭricio deklaris sendependiĝon, ekplenumis konstitucian monarkion, kaj brita reĝino estis ŝtata ĉefo. La 12-an de marto de 1992, Maŭricio ŝanĝis sin respublika.

Laŭ statistiko en 2007, Maŭricio havas 1,2564 milionon da loĝantoj.

Maŭricia ekonomio bone disvolviĝas en Afriko, en "la vico pri tutmonda konkurenca forto", publikigita de Monda Ekonomia Forumo, 2007, Maŭricio okupas la 60-an lokon, kaj la 3-an lokon de Afriko.

Maŭricio intime rilatas al Ĉinio. En la dinastio Ming, ĉinoj ekelmigris al Maŭricio. Nun, la instruado de la ĉina lingvo komenciĝis en Maŭricio. Laŭ konigo, nun en Maŭricio ne ekzistas konfuzia instituto, sed en Haveno Louis, iuj instruistoj faras instruadon de la ĉina lingvo. Cetere, Maŭricio instalis ĉinan transmaran kulturan centron.

La 15-an de aprilo de 1972, la ĉina registaro establis la diplomatiajn rilatojn kun Maŭricio, la duflankaj rilatoj ĉiam bone disvolviĝas. La nunaj maŭriciaj prezidento Anerood Jugnauth kaj ĉefministro Navinchandra (navin) Ramgoolam multfoje vizitis Ĉinion. La dulandaj registaroj subskribis konvenciojn pri ekonomia kaj teknika kunlaboro, kulturo kaj sporto, kaj establis komunan komitaton de ekonomia, teknika kaj komerca kunlaboro.

Nun, Maŭricio jam estas unu el la afrikaj lokoj, kie ĉinaj entreprenoj bone disvolviĝas, pli ol 3 mil ĉinaj entreprenoj faris registron en Maŭricio, tio profitas de maŭriciaj favora politiko kaj evoluinta financo. De 2005, Ĉinio estas la unua granda importa partnera lando de Maŭricio.

Ankaŭ ĉinaj programoj helpantaj Maŭricion aktive disvolviĝas.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040