china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Skizo pri Saudi-Arabio kaj rilatoj inter Ĉinio kaj Saudi-Arabio
(GMT+08:00) 2009-02-06 14:55:18

Saudi-Arabia Reĝolando situas en la Araba Duoninsulo, okcidente de la Persa Golfo, oriente de la Ruĝa Maro, najbare de Araba Jemeno, Demokratia Jemeno, Irako, Jordanio, Kuvajto, Omano kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, kun areo de 2,25 milionoj da kvadrataj kilometroj kaj kun ĉ. 25,57 milionoj da loĝantoj, el kiuj plejparte estas araboj. El la islamanoj 85% estas sunaistoj kaj 15% ŝijaistoj. La araba lingvo uziĝas kiel la oficiala, kaj la angla uzeblas ĝenerale. La ĉefurbo estas Riado. La dezerto okupas duonon de la tuta lando.

Saudi-Arabio estas naskiĝloko de Islamo, kaj Islamo estas ŝtata religio de Saudi-Arabio. La Korano kaj la Ŝario de Mahometo funkcias kiel leĝaro de la lando. Reĝo estas ŝtatestro, kiu havas la plej altajn administradon kaj jurisdikcion.

Saudi-Arabio estas "Lando de Nafto". La rezerva kvanto kaj la produkta kvanto de nafto okupas la unuan lokon en la mondo. En la lastaj jaroj, Saudi-Arabio praktikis plurisman politikon en ekonomio kaj klopodis disvolvi nenaftajn industriojn, precipe agrikulturon, pro tio iom ŝanĝiĝis la ekonomia monismo dependa de nafto.

Amikeco inter Ĉinio kaj Saudi-Arabio havas longan historion. Jam en la 7-a jarcento, disĉiploj de Mahometo venis al Ĉinio por disvastigi Islamon. En la 15-a jarcento, ĉina fama navigisto Zheng He iam restis en Saudi-Arabio. La 21-an de julio, 1990, Saudi-Arabio establis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio. Post tio, glate disvolviĝas la amikaj kunlaboraj rilatoj de la du landoj en diversaj kampoj. Januare de 2006, saudi-arabia reĝo Abdullah bin Abdul-Azizi faris ŝtataferan viziton al Ĉinio, kaj la du landoj subskribis kunlaborajn dokumentojn pri energifonto kaj aliaj kampoj. Aprile de 2006, prezidanto Hu Jintao vizitis Saudi-Arabion kaj faris gravan prelegon en la Interkonsiliĝa Kongreso de Saudi-Arabia Reĝolando.

Senĉese disvolviĝas la ekonomia kaj komerca kunlaboraj rilatoj inter Ĉinio kaj Saudi-Arabio, kaj laŭpaŝe plivastiĝas kunlaboraj kampoj. En 2007, la komerca sumo de la du landoj atingis 25,359 miliardojn da usonaj dolaroj, pliiĝis je 26%, kompare kun tiu de la antaŭa jaro. Saudi-Arabio fariĝis la plej granda komerca partnero de Ĉinio en la okcidenta Azio kaj Afriko, kaj Ĉinio, la kvara eksporta kaj importa lando por Saudi-Arabio.

Krome, senĉese prosperas la amika interkomunikiĝo de la du landoj en kulturo, eduko, religio kaj aliaj flankoj. En 2006, saudi-arabia kultura delegacio ĉeestis al Araba Festivalo okazigita en Ĉinio. Ĉiujare la Ĉina Islama Asocio organizas siajn islamanojn haĝi al Mekko, kaj la nombro de haĝuloj grandiĝas jaron post jaro. Post la granda tertremo okazinta en la gubernio Wenchuan de la provinco Sichuan la saudi-arabia registaro tuj donacis 50 milionojn da usonaj dolaroj kaj materialojn valorajn al 10 milionoj da usonaj dolaroj, kaj poste aldonis porsavajn materialojn

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040