La 1-an de januaro de 2008 en Riado, Sultan Bin Aziz al-Saoed, saudi-arabia kronprinco, vicĉefministro, ministro pri nacidefendo kaj aviado kaj armea intendanto de Saudi-Arabio, diris, ke Saudi-Arabio esperas fortigi ĉiuflankan amikan kunlaboron kun Ĉinio kaj antaŭenpuŝi pli profundan kaj pli rapidan disvolvon de la strategiaj kunlaboraj rilatoj inter la du landoj.
Tiutage intervidiĝante kun Yang Honglin, ĉina ambasadoro en Saudi-Arabio, Sultan Bin Aziz al-Saoed diris, ke la rilatoj inter la du landoj havas tre longan historion, kaj ambaŭ landoj amas pacon; Saudi-arabio alte taksas la amikan kunlaboron kun Ĉinio kaj rigardas Ĉinion sincera amiko; la du landoj havas similan starpunkton pri multaj internaciaj problemoj kaj ekonomie povas kompletigi unu la alian, kaj la kunlaboro havas vastan perspektivon. |