La 18-an de aprilo en 2008 en Kaburbo, multaj afrikaj parlamentanoj, kiuj ĉeestis al la 118-a konferenco de la Inter-Parlamenta Unio, diris, ke la kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko estas praktikema kaj efika, Ĉinio estas sincera kunlabora partnero, kaj ili tenas grandan esperon pri kunlaboro kun Ĉinio.
Intervjuate, s-ro Zakaria Azmy, egipta parlamentano diris, ke de pli ol 50 jaroj post establiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj afrikaj landoj, ambaŭ flankoj ĉiam reciproke subtenas politike, intime kunlaboras ekonomie kaj cementis inter si la profundan amikecon.
Gabona parlamentano s-ro Angouleme Nguema opinias, ke Ĉinio publikigis 8 rimedojn por plifortigi la praktikeman kunlaboron kun Afriko, kaj vere pensas pri interesoj de la afrikaj landoj.
Mozambika parlamentano s-ro Mateus Kathupa diris, ke la kritiko fare de malmultaj okcidentaj landoj kaj amaskomunikiloj kontraŭ la rilatoj inter Afriko kaj Ĉinio estas ne racia kaj senbaza.
Ankaŭ sudana parlamentano s-ro Osman Gaknoun kaj namibia parlamentano s-ro Veinos Machenry publikigis similajn opiniojn. |