china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

"Ĉinio kiel frato helpas nin!"
(GMT+08:00) 2009-02-09 14:51:53

Post la Pekina Pintkunveno de la Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo 2006, la komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko rapide disvolviĝas. En 2008, la komerca sumo inter Ĉinio kaj Afriko atingis 106,8 miliardojn da usonaj dolaroj. Kial ankoraŭ prosperas la ĉina-afrika komerca kunlaborado, eĉ ĉe la malfortiĝo de la tutmonda ekonomio, kaŭzita de la internacia financa krizo? Koncerna respondeculo pri la programo malkovros la sekreton.

La ĉina-zimbabva kunlabora programo de agrikulturaj mekanikaj ekipaĵoj estas frukto de la Pekina Pintkunveno de la Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo 2006, kaj estas unu el la gravaj subtenaj programoj fare de Ĉinio en Zimbabvo. Sinjoro Zhang Lei el la Ĉina Internacia Inĝeniera Akcikompanio Limigita, ĝenerala reprezentanto pri tiu ĉi programo en Zimbabvo, konigis:

"La ĉina registaro liveris al la zimbabva registaro prunton de 480 milionoj da juanoj de renminbi. Novembre de 2006, ni ricevis la sumon senditan de la Ĉina Eksporta kaj Importa Banko, poste ni aranĝis fabrikadon. Februare de 2007, ni sendis al Zimbabvo la unuajn produktojn, inkluzive de 424 traktoroj, 135 veturiloj, 335 pumpiloj kun dinamotoroj kaj 8 buldozoj. La kompanio Kamparana Mondo, reprezentante la zimbabvan registaron, ricevis tiujn ĉi produktojn."

Sinjoro Matthew Rardza, konstanta direktanto de la kompanio Kamparana Mondo, donis altan takson pri la kvalito de la agrikulturaj mekanikaj ekipaĵoj kaj la postvenda servo de la ĉina kompanio.

"La funkcio de tiuj ĉi kamionoj laboras tre bone, kaj des pli laŭdendas la postvenda servo de la ĉina kompanio. La Ĉina Internacia Inĝeniera Akcikompanio Limigita sendis siajn teknikistojn, kaj ili instruas al ni kiel konservi kaj ripari tiuj ĉi mekanikajn ekipaĵojn."

Matthew Rardza diris ankoraŭ:

"En 2003, Zimbabvo komencis agrikulturan reformadon, sed la efiko etis, ĉar ni ne havis ekipaĵojn, nek kapitalojn. Sed Ĉinio kreis por ni oportunajn kondiĉojn. Ĉinio ne nur liveris al ni favoran prunton, sed ankaŭ lasis al ni elekti ŝatatajn produktojn en ĉinaj ekipaĵo-produktantoj. Ĉinio kiel frato helpas nin!"

Kunlaboraj programoj, samaj kiel tiu inter Ĉinio kaj Zimbabvo, ankoraŭ multas en Afriko. Ĉinio liveras al afrikaj landoj urĝe bezonatajn kapitalojn kaj teknikojn, sen iu ajn politika kondiĉo, por helpi al afrikaj landoj en ilia ekonomia disvolvado. Yuan Nansheng, ĉina ambasadoro en Zimbabvo, opinias, ke la ĉina-afrika kunlaborado sur bazo de la komuna gajno kaj la reciproka utilo havas prosperan estontecon.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040