china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinaj gvidantoj priatentas strategian kaj amikan kunlaboradon inter Ĉinio kaj Saudi-Arabio
(GMT+08:00) 2009-02-09 15:03:58
Invitite de saudi-arabia reĝo Abdullah bin Abdul-Azizi, la 10-an de februaro, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao faros viziton al Saudi-Arabio. La 4-an ĉi-monate en Riado, Yang Honglin, ĉina ambasadoro en Saudi-Arabio, akceptis specialan intervjuon pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Saudi-Arabio. La ambasadoro esprimis, ke ĉinaj gvidantoj alte priatentas la strategian kaj amikan kunlaboradon inter Ĉinio kaj Saudi-Arabio.

En 1990 establiĝis diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Saudi-Arabio. En 18 jaroj post la establiĝo, rapide disvolviĝis la amika kunlaborado de la du landoj en diversaj kampoj, oftis intervizitado de dulandaj altranguloj, senĉese profundiĝis la politika interfido. Aprile de 2006, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao vizitis Saudi-Arabion. La fakto, ke prezidanto Hu Jintao refoje faros viziton al Saudi-Arabio, montras, ke ĉinaj gvidantoj alte priatentas strategian kaj amikan kunlaboradon inter Ĉinio kaj Saudi-Arabio.

"Saudi-Arabio estas la unua lando vizitota de prezidanto Hu Jintao en la komenco de la jaro 2009, kaj tio estas lia dua vizito al Saudi-Arabio post aprilo de 2006. Dum la vizito, prezidanto Hu Jintao interŝanĝos opiniojn kun reĝo Abdullah bin Abdul-Azizi pri amika kunlaborado inter la du landoj kaj internaciaj kaj regionaj problemoj komune prizorgataj. Tiu ĉi vizito havos profundan influon al la strategia kaj amika kunlaborado inter la du landoj."

Ambasadoro Yang Honglin emfazis, ke oftas intervizitado de dulandaj gvidantoj, ankaŭ viglas popola interkomunikiĝado, kaj senĉese profundiĝas la sento kaj interkompreniĝo inter la du popoloj. Precipe en la pasinta jaro, du aferoj pluapaŝe fortigis la kompreniĝon kaj amikecon inter la du popoloj.

"La unua afero: post la granda tertremo okazinta maje de 2008 en la provinco Sichuan kaj aliaj lokoj, reĝo Abdullah bin Abdul-Azizi donacis al la plagita regiono multege da mono kaj materialoj, tio plene manifestas la profundan amikecon de la saudi-arabia popolo al la ĉina popolo kaj multe kortuŝas la ĉinan popolon kaj precipe la plagitan loĝantaron; la dua: saudi-arabia sporta delegacio partoprenis en la Pekinaj Olimpikoj kaj Paralimpikoj, kaj dank' al tiuj eventoj Ĉinio konis pli multe pri Saudi-Arabio, kaj inverse.

Riado estas sidejo de la sekretariejo de la Golfa Kunlabora Komisiono por Arabaj Landoj. Dum la vizito, prezidanto Hu Jintao tie intervidiĝos kun sekretario Abdurrahman al-Attiyah de la komisiono. Ambasadoro Yang Honglin esprimis, ke la komisiono estas grava organizo, en la lastaj jaroj la kunlaborado inter Ĉinio kaj la membrolandoj de la komisiono manifestis tendencon en ampleksa disvolvado.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040