En la 1-a monato de la nova jaro laŭ la luna kalendaro, ĉina ĉefministro Wen Jiabao vizitis 4 eŭropajn landojn kaj ĉefstabejon de EU. La 8-an de januaro, ĉina vicprezidanto Xi Jinping komencis viziton al 5 latinamerikaj landoj kaj Malto. La 10-an, ĉina prezidanto Hu Jintao komencos ŝtatan viziton al 5 aziaj kaj afrikaj landoj. La diplomatiaj agadoj de ĉinaj gvidantoj en la 1-a monato laŭ la luna kalendaro prezentis la esperon de la ĉinaj registaro kaj popolo por fari amikan kunlaboron kun diversaj landoj en la mondo kaj la fidon de Ĉinio pri la estonteco de la mondo en la situacio de tutgloba financa krizo.
Ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao faros ŝtatan viziton al Saudi-Arabio, Malio, Senegalio, Tanzanio kaj Maŭricio de la 10-a ĝis la 17-a de februaro.
Laŭ publika opinio de Mezoriento kaj Afriko, en tia situacio, la internacia financa krizo influas ankaŭ Ĉinion kaj aliajn aziajn kaj afrikajn landojn. La vizito de Hu Jintao certe solidigos kaj fortigos la amikajn rilatojn inter Ĉinio kaj la vizitotaj landoj, pluapaŝe akcelos komunan kunlaboron inter Ĉinio kaj Golfa Kunlabora Konsilio, pliforte antaŭenpuŝos praktikadon de fruktoj atingitaj de pekina pinta konferenco de Kunlabora Forumo inter Ĉinio kaj Afriko, utilos por trapasi la malvarman vintron de monda ekonomio de Ĉinio kune kun mezorientaj kaj afrikaj landoj.
La publika opinio de Saudi-Arabio opinias, ke la vizito de Hu Jintao pluapaŝe antaŭenpuŝos profundan disvolviĝon de strategiaj amikaj rilatoj inter Ĉinio kaj Saudi-Arabio kaj akcelos kolektivan kunlaboron inter Ĉinio kaj Golfa Kunlabora Konsilio. Malia prezidento Amadou Toumani Toure esprimis, ke la ŝtata vizito de Hu Jintao al Malio estos historieca kaj plene prezentos la intimajn amikajn rilatojn inter la du landoj. Ĝenerala sekretario de senegalia prezidentejo Abdoulaye Balde diris, ke prezidanto Hu Jintao estos la 1-a ŝtatestro de Ĉinio faranta viziton al Senegalio. Lia vizito pluapaŝe akcelos disvolviĝon de novaj strategiaj partneraj rilatoj inter la du landoj. Ankaŭ la registaroj kaj popoloj de Tanzanio kaj Maŭricio esprimis varman atendon kaj altan takson pri la vizito de Hu Jintao.
Antaŭ la vizito de Hu Jintao al Saudi-Arabio kaj 4 afrikaj landoj, ĉina ĉefministro Wen Jiabao ĵus finis la oficialan viziton al Eŭropo.
Nov-Jorka Tempo, Financa Tempo kaj aliaj amaskomunikiloj diris, ke la vizito de Wen Jiabao estas sola brila punkto dum malvarma vintro de Eŭropo, ĉar la vizito de Wen Jiabao estas vojaĝo de konfido. Ĝi multigis fidon de la internacia socio por fortigi kunlaboron kaj forigi la malfacilon. Ĝi ankaŭ multigis fidon de Eŭropo, eĉ de la mondo, pri la firma volo de Ĉinio por persisti en reformado kaj malfermo kaj respondi al la financa krizo.
Krom prezento de konfido al la mondo Ĉinio antaŭenpuŝas ekonomian kaj komercan kunlaboron inter Ĉinio kaj Eŭropo per efikaj agadoj. Dum la vizito de Wen Jiabao, Ĉinio subskribis 38 interkonsentojn kun EU, Svislando, Germanio, Hispanio kaj Britio.
De la lastaj jaroj, estas oftaj la interfluoj inter altranguloj de Ĉinio kaj Latin-Ameriko. Fortiĝas la politika reciproka konfido. La duflankaj rilatoj eniris en rapiddisvolvan periodon. Vizaĝante al serioza situacio pri internaciaj financo kaj ekonomio Latin-Ameriko kaj Karibo aktive strebas al kunlaboro kun Ĉinio kaj respondos al la financa krizo sur la bazo de duobla venko. Diversaj rondoj de la du regionoj opinias, ke la vizito de Xi Jinping estas ŝanco por profundigi interfluon kaj kunlaboron inter Ĉinio kaj la du regionoj. |