Ĉina Radio Internacia! Karaj amikoj, antaŭtagmeze de la 10-a de februaro ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao forlasis Pekinon per speciala aviadilo por fari ŝtatan viziton al Saudi-Arabio, Malio, Senegalio, Tanzanio kaj Maŭricio. La vizito estas la unua vizito en la nova jaro fare de la ĉina plej alta gvidanto.
Intervjuate lastatampe, asistanto de ĉina ministro pri eksteraj aferoj Zhai Jun alte taksas la rilatojn inter Ĉinio kaj tiuj kvin landoj. Parolante pri la celo de la vizito li diris:
"Ni esperas, ke la vizito solidigos la strategiajn amikajn rilatojn inter Ĉinio kaj Saudi-Arabio, akcelos kolektivan kunlaboron inter Ĉinio kaj la Golfa Kunlabora Komitato, akcelos lastaperiodan realigon de la atingoj de la pekina pinta konferenco kadre de la Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo, pluapaŝe profundigos la novtipajn strategiajn partnerajn rilatojn inter Ĉinio kaj Afriko, fortigos la amikan kunlaboron kun tiuj kvar landoj de Afriko kaj akcelos komunan disvolvon."
Saudi-Arabio estas la unua stacio en la vizito de Hu Jintao. Kvankam la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj establiĝis nur antaŭ pli ol dek jaroj, tamen la du-landaj rilatoj rapide disvolviĝas. La du landoj jam starigis inter si strategiajn amikajn rilatojn. De multaj jaroj Saudi-Arabio ĉiam estas la ĉina unua granda komerca partnero en la regionoj okcident-azia kaj afrika, kaj ankaŭ la plej granda lando por ĉina importado de nafto. Li parolis pri la kunlaboro inter la du landoj sur la kampo de energio kaj plurfoje substrekis la rapidan disvolviĝon de la kunlaboro inter la du flankoj sur la kampoj de konstruado de bazaj instalaĵoj, eduko, kulturo kaj aliaj. Li informis samtempe, ke en la vizito Hu Jintao vizitos la programon de cementa produkta linio, konstruata kontraktite de ĉina entrepreno.
Zhai Jun ankaŭ esprimis, ke en Saudi-Arabio Hu Jintao ankaŭ intervidiĝos kun ĝenerala sekretario de la Golfa Kunlabora Komitato s-ro Abdul Rahman al-Attiyah kaj interŝanĝos kun li opiniojn pri fortigo de kolektiva kunlaboro inter Ĉinio kaj la Komitato.
En sia disvolviĝado, la rilatoj inter Ĉinio kaj Afriko konsekvence estas multe atentataj. Vicestro de la Azi-Afrika Instituto s-ro Xu Weizhong esprimis intervjuate, ke estas atentindaj tri punktoj de la vizito al Afriko fare de Hu Jintao:
"La kuranta jaro estas jaro, en kiu oni ekzamenos, alivorte, resumos la atingojn de la Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo kaj faros novan projektadon por la estonta sesio de la Forumo. Tio estas atentinda. Due, la financa krizo influas kaj Ĉinion kaj Afrikon; kaj sub tia cirkonstanco ankoraŭ pli necesas fortigi sud-sudan kunlaboron. Trie, kiel traktos novajn problemojn kaj prezentos novajn rimedojn la du flankoj en profundigo de la kunlaboro."
Laŭ materialoj, sufiĉe glate realiĝas la ok rimedoj prezentitaj en la Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo en 2006.
Sinjoro Zhai Jun esprimis, ke la internacia financa krizo donos certan influon ankaŭ al la kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko. Li diris:
"Ĉinio pliforte realigos la ok rimedojn proklamitajn de prezidanto Hu. Kredeble, dank' al la komuna klopodado fare de la du flankoj ni povos sukcese respondi al la influo de la financa krizo por la kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko." |