La 10-an de februaro, ĉina ŝtata prezidanto faris interaprolon kun reĝo de Saudi-Arabio en Riado. La du flankoj esprimis profundigi strategiajn amikajn rilatojn inter Ĉinio kaj Saudi-Arabio, kune respondi al la financa krizo, fortigi interfluon kaj akordigon en internaciaj kaj regionaj aferoj kaj senĉese altigi la rilatojn inter la du flankoj al nova nivelo.
Hu Jintao montris, ke nunaj rilatoj inter Ĉinio kaj Saudi-Arabio troviĝas en plej bona periodo. Ĉinio alte taksas la rolon de Saudi-Arabio por protekti pacon kaj stabileon kaj garantii sekurecon de internacia energio kaj ĉiam taksas la rilatojn kun la lando laŭ strategia alteco. Okazas komplika kaj profunda ŝanĝiĝo de nuna internacia situacio. Precipe la internacia financa krizo donis al ni komuna defio. En tiu situacio, fortigi kunlaboron inter Ĉinio kaj Saudi-Arabio havas pli grandan signifon.
Hu Jintao ankaŭ prezentis 6 proponojn por disvolvi strategiajn amikajn rilatojn inter la du landoj.
Abdullah esprimis konsenton pri la takso kaj la proponoj de Hu Jintao. Li esprimis, ke Ĉinio estas plej sincera amiko de Saudi-Arabio. Disvolvi amikecon inter la du landoj konformas al la komunaj interesoj de Ĉinio kaj Saudi-Arabio. Saudi-Arabio havas fortan volon por disvolvi la rilatojn inter la du landoj.
Hu Jintao emfazis, ke vizaĝante al influo de la internacia financa krizo, Ĉinio kaj Saudi-Arabio devas fortigi akordigon kaj kune respondi kaj preventi la financan krizon.
Post la interparolo, la du gvidantoj ĉeestis al subskriba ceremonio. La du flankoj subskribis 5 kunlaborajn interkonsentojn en diversaj kampoj. |