china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Hu Jintao atingis Saudi-Arabion
(GMT+08:00) 2009-02-11 15:23:56

Posttagmeze de la 10-a de februaro laŭ la loka tempo, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao atingis per speciala aviadilo Riadon, la ĉefurbon de Saudi-Arabio, kaj komencis ŝtatan viziton al la lando invitite de saudi-arabia reĝo Abdullah Bin Abdul-Aziz. Tio estas la dua vizito de Hu Jintao al Saudi-Arabio de la jaro 2006.

Ĉe la flughaveno saudi-arabia reĝo aranĝis solenan ceremonion por bonvenigi Hu Jintao.

Hu Jintao faris skriban parolon. Li pozitive taksis atingojn de la strategiaj amikaj rilatoj inter la du landoj. Li esprimis, ke Ĉinio alte atentas la rilatojn inter la du landoj kaj volas klopodi kune kun Saudi-Arabio por profundigi la amikan kaj praktikeman kunlaboron inter la du landoj kaj feliciĝi la du popolojn. Hu Jintao diris, ke li kredas, ke pro kuna klopodo de la du landoj lia vizito certe atingos plenan sukceson kaj la strategiaj amikaj rilatoj inter la du landoj disvolviĝos plu.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040