La tanzania lignoskulpturo havas longan historion, kaj la tekniko de skulptado estas perfekta. La plej famaj estas ebonoskulptaĵoj. La plej granda tanzania bazaro de lignoskulptaĵoj situas norde de la ĉefurbo Daressalamo, kaj en la bazaro troviĝas pli ol 80 eksponbudoj de ebonoskulptaĵoj, kaj tie sin vivtenas ĉ. 850 ebonoskulptaj metiistoj el diversaj lokoj de la lando. 1 2 3 4 |