Posttagmeze de la 11-a de februaro en la saudi-arabia ĉefurbo Riado, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao intervidiĝis kun Abdulrahman Al Attiyah, ĝenerala sekretario de la Golfa Kunlabora Komitato, kaj la du flankoj atingis gravan komunan konon pri plifortigo de la rilatoj inter Ĉinio kaj la Golfa Kunlabora Komitato.
Hu Jintao diris, ke en la lastaj jaroj la Golfa Kunlabora Komitato jam fariĝis grava kunlabora partnero de Ĉinio en ekonomio, komerco kaj energifonto. Ĉinio esperas, ke la du flankoj kune faru klopodon por perfektigi la kolektivan kunlaboran mekanismon. |