Hu Jintao vizitis programojn kunlaboratajn de ĉinaj entreprenoj kaj sciencesploraj institucioj kun Saudi-Arabio.
La 11-a de februaro estas la dua tago de la ŝtata vizito de ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao al Saudi-Arabio. En tiu tago, Hu Jintao vizitis programojn kunlaboratajn de ĉinaj entreprenoj kaj sciencesploraj institucioj kun Saudi-Arabio.
Antaŭtagmeze de la 11-a de februaro, Hu Jintao kaj liaj sekvantoj atingis produktan programon de Riada Cementa Kompanio, kiu estis konstruita de ĉina Sinoma Internacia Konstrua Korporacio Limigita. En la centra rega ĉambro, Hu Jintao detale demandis pri stato de produktlinio.
Mezorientaj landoj devas importi plejparton da cemento kaj aliaj konstruaj materialoj, diversaj landoj de la regiono, inkluzive de Saudi-Arabio tre atentas altigi memdecidan produktkapablon. Nun la ĉina Sinoma Internacia Konstrua Korporacio Limigita, kies memdecida tekniko jam atingis monde progresintan nivelon, jam subskribis kun Saudi-Arabio konstruan kontrakton de 7 cementa-produktlinioj, inter ili 5 jam komencis produktadon. La produktkvanto de la 7 produktlinioj okupos preskaŭ 40% de la totala cementa produktkvanto de Saudi-Arabio. Asistanto de ĝenerala direktoro de Riada Cementa Kompanio Naseeruddin Siddiquie esprimis kontenton pri kunlaboro kun la ĉina kompanio kaj tre laŭdis diligentecon kaj respondecon de ĉinaj laborantoj.
"Nia kunlaboro estas bonega. Ni jam kunlaboris kvar jarojn kaj nia kunlaboro jam estas ekzemplo. Ni kune laboras kiel grupo kaj tio estas grava kialo de nia sukceso."
En la lastaj jaroj, la kunlaboraj kampoj de Ĉinio kaj Saudi-Arabio rilatas ne nur al komerco, energio, konstruado kaj reciproka investado, sed ankaŭ al sciencesplorado. En la 11-a, Hu Jintao vizitis ankaŭ la unuan programon post subskribo de Sciencteknika Kunlabora Frama Interkonsento de Ĉinio kaj Saudi-Arabio, esplora plano de dektila genaro de Ĉinio kaj Saudi-Arabio.
Dektilo estas la plej grava ekonomia agrikultura plantaĵo de mezorienta kaj nordafrika regionoj. La produktkvanto de daktilo de Saudi-Arabio okupas 15% de tutmonda produktkvanto. Ekde la pasinta jaro, 11 ĉinaj laborantoj jam laboris en sciencteknika urbo je duona jaro, Ĉinio kaj Saudi-Arabio planas plenumi esploran planon en tri jaroj kaj tiam la du flankoj publikigos frukton al la tuta mondo. Ĉina respondeculo pri la programo, vicestro de Pekina Gena Esporejo sub Ĉina Sciencteknika Akademio Yu Jun konigis al prezidanto Hu Jintao pri kunlabora projekto de la du flankoj en la estonteco.
"Ni establos komunan esplorejon. Ĝi devas esti konstanta esplora loko ĉefe por altigi esploran nivelon de bioscienco de Saudi-Arabio. Ĉar Saudi-Arabio ne havas ŝtatan biologian centron, nek nia Ĉinio. Ĉinio jam havas multan akumulon en biologia informo, do ni bezonas tian esplorejon por transformi tiujn informojn al scioj kaj sufiĉe utiligi tion. Cetere ni ankoraŭ havas aliajn multajn novajn esplorprogramojn."
Hu Jintao esprimis laŭdon al klopodo de ĉinaj sciencistoj. Parolante pri sciencteknika kunlaboro inter Ĉinio kaj Saudi-Arabio, li esprimis:
"La registaro de Ĉinio kaj Saudi-Arabio alte atentas sciencteknikan aferon kaj kunlaboron inter la du landoj en sciencteknika kampo. Mi sincere esperas, ke la kunlabora programo de la dulandaj sciencistoj en daktila greno akiros plenan sukceson kaj volontas kune antaŭenpuŝi kunlaboron inter Ĉinio kaj Saudi-Arabio en sciencteknika kampo." |