La 12-an de februaro, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao ekveturis de Riado al Malio per speciala aviadilo post la vizito al SaudiArabio kaj daŭrigas la vojaĝon.
Hu Jintao atingis Saudi-Arabion en la 10-a de februaro. Dum la vizito li interparolis kun saudi-arabia reĝo Abdullah Bin Abdul-Aziz. La du flankoj atingis komunan konon por komplete profundigi la strategiajn amikajn rilatojn inter la du landoj kaj kune trakti la financan krizon. En la interparolo Hu Jintao elmetis 6 proponojn por disvolvi la strategiajn amikajn rilatojn inter la du landoj. La du flankoj ankaŭ subskribis 5 interkonsentojn de kunlaboroj pri energio, higieno, kvaranteno, trafiko kaj kulturo. |