china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinio serioze praktikos ĉiujn rimedojn atingitajn de Kunlabora Forumo inter Ĉinio kaj Afriko
(GMT+08:00) 2009-02-13 13:37:10

La 12-an de februaro, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao faris interparolon kun malia prezidento Toumany Toure. Hu Jintao esprimis, ke pro serioza defio kaŭzita de la internacia financa krizo fortigi unuiĝan kunlaboron inter Ĉinio kaj Afriko havas pli gravan signifon. Reprezentante la ĉinan registaron li solene promesis, ke Ĉinio serioze praktikos ĉiujn rimedojn atingitajn en pekina pinta konferenco de Kunlabora Forumo inter Ĉinio kaj Afriko, daŭre multigos helpon al Afriko, reduktos ŝuldon de afrikaj landoj, grandigos komercadon kaj investadon al Afriko kaj fortigos efikan kunlaboron inter Ĉinio kaj Afriko.

Hu Jintao alte taksis la disvolviĝon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Malio kaj prezentis 4 proponojn pri disvolviĝo de la rilatoj inter la du landoj.

Toure esprimis, ke la malia popolo alte taksas la amikecon kun la ĉina popolo kaj dankas Ĉinio pro ĝia longtempa helpo al Malio. Malio insistos unuiĝon inter Ĉinion kaj Malio kaj fortigos amikajn kunlaborojn inter la du flankoj. Malio ĉiam insistas la principon de unu Ĉinio.

Hu Jintao montris, ke post okazigo de pekina pinta konferenco de Kunlabora Forumo inter Ĉinio kaj Afriko en 2006, sub la komuna penado de la du flankoj plie intimiĝis la politikaj rilatoj inter Ĉinio kaj Afriko. Profunde disvolviĝis efika kunlaboro inter la du flankoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040