china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Hu Jintao atingis Bamakon kaj komencis ŝtatan viziton al Malio
(GMT+08:00) 2009-02-13 13:38:05

Posttagmeze de la 12-a de februaro laŭ la loka tempo ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao atingis Bamakon, la ĉefurbon de Malio, per speciala aviadilo, kaj komencis la unuan ŝtatan viziton al tiu ĉi okcident-afrika lando invitite de la malia prezidento Amadou Toumani Toure.

Ĉe la flughaveno de Bamako Hu Jintao faris skriban parolon. Li esprimis, ke la amikeco inter Ĉinio kaj Malio havas longan historion, kaj Malio estas unu el la afrikaj landoj, kiuj plej frue establis la diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio; de 40 jaroj post la establiĝo de la diplomatiaj rilatoj la tradicia amikeco inter Ĉinio kaj Malio restas firma kaj la kunlaboro en diversaj kampoj fruktodonas; Ĉinio alte taksas la interrilatojn kaj volas kune kun Malio verki novan ĉapitron por historio de la kunlaboro inter la du landoj. Hu Jintao diris, ke li atendas profunde interŝanĝi kun prezidento Amadou Toumani Toure kaj aliaj maliaj gvidantoj opiniojn pri la rilatoj inter la du landoj kaj pri internaciaj kaj regionaj problemoj. Hu Jintao kredas, ke pro kuna klopodo de la du flankoj lia vizito certe povas atingi la celon firmigi la amikecon, profundigi la kunlaboron, kune trakti defion kaj kune disvolviĝi.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040