La 13-an de februaro, fininte la viziton al Malio, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao ekveturis de la malia ĉefurbo Bamako al Senegalio per speciala aviadilo por la plua vojaĝo.
Malia prezidento Amadou Toumany Toure, pluraj gravaj oficistoj de la malia registaro kaj diplomatiaj senditoj de aliaj landoj en Malio iris al flughaveno por diri adiaŭ al Hu Jintao kaj lia sekvantaro. Prezidento Amadou Toumany Toure aranĝis solenan ceremonion ĉe la flughaveno por la forveturo de Hu Jintao. |