china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Hu Jintao intervidiĝis kun prezidanto de malia Nacia Asembleo
(GMT+08:00) 2009-02-13 22:16:33

La 13-an de februaro en Bamako ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao intervidiĝis kun Dioncounda Traore, prezidanto de la malia Nacia Asembleo.

Hu Jintao diris, ke Malio estas la unua stacio de lia vojaĝo al 4 afrikaj landoj; tio reflektas altan atenton de Ĉinio al disvolvo de la rilatoj inter la du landoj; de 49 jaroj post establiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj la amikeco inter popoloj de la du landoj restas profunda; de la lastaj jaroj la amika kunlaboro inter la du landoj estas pli kaj pli vigla; la politika interfido plifortiĝas kaj ekonomiaj kaj komercaj kunlaboroj fruktdonas; la kunlaboro pri edukado, higieno, turismo kaj kulturo atingis progreson; la du landoj subtenas unu la alian rilate al internaciaj aferoj.

Dioncounda Traore diris, ke Ĉinio estas la plej granda amiko de Malio; de post establiĝo de la diplomatiaj rilatoj la du landoj senĉese disvolvas la interrilatojn laŭ la spirito de solidareco, amikeco kaj reciproka respekto; Malio dankas la ĉinan popolon pro la ĉiama amikeco al Malio; nun la kunlaboro inter la du landoj pri ekonomio, komerco, edukado, higieno, kulturo kaj homa resurso iras glate; kunlaboro inter la du flankoj estas modelo de la solidareco kaj amikeco; Malio senŝanceliĝe sekvas la politikon pri unu Ĉinio.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040