china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Hu Jintao atingis Dakaron
(GMT+08:00) 2009-02-13 23:05:32

Posttagmeze de la 13-a de februaro laŭ la loka tempo, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao atingi Dakaron, la ĉefurbon de Senegalio, per speciala aviadilo, kaj komencis ŝtatan viziton al Senegalio invitite de la senegalia prezidento Abdoulaye Wade. Tio estas la unua vizito de ĉina ŝtatestro al tiu ĉi lando.

Senegalia prezidento Abdoulaye Wade iris al flughaveno de Dakaro por bonvenigi Hu Jintao kaj lian sekvantaron.

Ĉe la flughaveno Hu Jintao faris skriban parolon. Li pozitive taksis rapidan disvolviĝon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Senegalio depost restarigo de la diaplomatiaj rilatoj. Hu Jintao esprimis, ke li atendas interŝanĝi kun prezidento Abdoulaye Wade opiniojn pri la rilatoj inter la du landoj, internaciaj kaj regionaj problemoj. Hu Jintao diris, ke lia vizito pliigos reciprokajn fidon kaj konon de la du flankoj, akcelos kunlaboron en diversaj kampoj kaj puŝos la interrilatojn al la nova ŝtuparo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040