china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Hu Jintao interparolis kun senegalia prezidento Abdoulaye Wade en Dakaro
(GMT+08:00) 2009-02-14 10:11:48

La 13-an de februaro laŭ la loka tempo ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao interparolis kun senegalia prezidento Abdoulaye Wade en Dakaro, la ĉefurbo de Senegalio.

Hu Jintao diris, ke de la jaro 2005 post restarigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Senegalio la interrilatoj senĉese progresas; Ĉinio volas kune kun Senegalio plifortigi la praktikeman kunlaboron en diversaj kampoj kaj serĉi pli da efektivaj interesoj por popoloj de la du landoj.

Hu Jintao emfazis, ke la ĉina registaro akurate kaj bone efektivigos diversajn sekvajn agadojn de la pekina pintkunveno de la Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo, sed ne malpliigos la helpon al Afriko pro la financa krizo. Prezidento Abdoulaye Wade diris, ke de post establiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj Ĉinio komplete plenumas sian promeson, kaj la programoj konstruataj helpate de Ĉinio progresas glate; Senegalio estas tre kontenta pri la kunlaboro kun Ĉinio; Ĉinio faras gravan kontribuon por akceli disvolviĝon de la ekonomio kaj socio de Afriko, kaj afrikaj landoj dankas Ĉinion pro tio.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040